Donaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Donaco estas transdono senkompensa de monovaro. Figure temas pri io, kio feliĉigas la ricevanton, favoro, bona agado aŭ pardono.

Donaco estas kutima formo de dono.

Tradicie iaj festoj estas okazoj por transdoni donacojn: naskiĝtago, Kristnasko, geedziĝo, kaj tiel plu.

Ekde 2005 ekiĝis nova formo de donacoj: spertodonacoj. Spertodonaco povas esti konduko de Ferrari, ULM-flugo aŭ paraglisado, ktp. Spertodonacoj estas bona helpo por eviti idemankon pri donacoj por datrevenoj, Kristnasko, Pasko, patrintagopatrotago.

Donackvitanco[redakti | redakti fonton]

Specifa tipo de kvitanco estas donackvitanco. Tio kongruas kun la deziro de paginto esti certa ke oni povos redoni donacon ekzemple okaze de malkongruo de vestaĵo, malplaĉo de ricevita donaco de la flanko de la ricevinto ktp. Krome la paginto deziras ke la ricevinto de la donaco ne sciu pri la prezo de la varo. Tiele tia kvitanco montras ĉian informon escepte la prezon kaj permesas al la ricevinto de la donaco havi alian donacon anstataŭe, sen neceso scii kion pagis la paginto.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri donaco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter kiuj[1]:

  • Citaĵo
     Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. 
  • Citaĵo
     Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. 
  • Citaĵo
     Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.