Donaldo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donaldo la 1-a
Reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj
Regado de 858 ĝis 862
Antaŭulo Kenneth la 1-a
Sekvanto Konstantino la 1-a
Persona informo
Domnall mac Ailpín
Donald I
Naskonomo Domnall mac Ailpín (malnovskotgaele), Dòmhnall mac Ailpein (skotgaele)
Naskiĝo 812
en Iona
Morto 13-a de aprilo 862
en Cinnbelachoir?, Rathinveralmond?
Tombo Iona
Familio
Dinastio Alpinoj
Patro Alpín mac Echdach
Gefratoj Kenneth la 1-a vd
Infanoj Giric?
Profesio
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Domnall mac Ailpín (Skotgaele: Dòmhnall mac Ailpein; naskiĝis en 812 kaj mortis la 13-an de aprilo 862) estis reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj de 858 ĝis 862. Li sekvis sian fraton Kenneth la 1-a.

Regado[redakti | redakti fonton]

La Kroniko de la Reĝoj de Alba mencias ke Domnall regis dum kvar jaroj, akordante la notojn en la Kronikoj de Ulster pri la morto de lia frato en februaro 858 kaj lia propra en aprilo 862. La Kronikoj notas:

En lia tempo la Gaeloj kun ilia reĝo faris la rajtojn kaj la leĝojn de la reĝlando, [nome la leĝoj] de Áed, filo de Eochaid en Forteviot.

La leĝoj de Áed Find tute estis perditaj, sed oni supozas ke, kiel la leĝoj atribuitaj al Giric kaj Konstantino la 2-a (Causantín mac Áeda), ili temas pri la eklezio kaj speciale pri la koncedo de privilegioj kaj imunecoj komunaj aliloke. La signifo de Forteviot kiel leĝdonejo, kune kun la morto de Kenneth tie kaj la kunveno de Konstantino pli malfrue en la apuda Scone, povus indiki tiun punkton kiel la korlandon de la subteno de la filoj de Alpín.

La Kroniko de Melrose diras pri Domnall, "en milito li estis vigla soldato ... oni raportas ke li esti mortigita en Scone." Alia fonto raportas la morton de Domnall per perforto.

La Profetaĵo de Berchán referus al Domnall en la stancoj 123–124:

Malbono estas la parcelo de Skotlando pro [la morto de Kenneth MacAlpin]; longtempe daŭros antaŭ ol simila reĝo alvenos. Longtempe antaŭ ol la reĝo prenos [la suverenecon], la malĉasta filo de la fremda edzino. Li estos dum tri jaroj en la reĝlando kaj tri monatoj (kvankam ci nombras ilin). Lia tombo sitiuĝos super Loch Awe. Li mortas pro malsano.

Kvankam oni supozas ke Domnall ne havis idon, oni sugestis ke Giric estis la filo de Donaldo, leganta lian patronomon kiel mac Domnaill anstataŭe la ofte supozita mac Dúngail. Tio ĉi, tamen, ne estas vaste akceptita.

Domnall mortis, aŭ en la palaco de Cinnbelachoir (loka mistero) aŭ en Rathinveralmond (ankaŭ nekonata kaj povas esti la sama loko, supozita esti proksime al la kuniĝo de la Migdalo kaj la Tay, proksime al Scone). Li estis entombigita en Iona.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Domnall mac Ailpín en la angla Vikipedio.