Donaldo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donaldo la 2-a
Reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj
Regado de 889 ĝis 900
Antaŭulo Giric
Sekvanto Konstantino la 2-a
Persona informo
Naskonomo Domnall mac Causantín (malnovskotgaele), Dòmhnall mac Chòiseim (skotgaele)
Naskiĝo 30-an de novembro 861 (0861-11-30)
Morto 900
en Forres aŭ Dunnottar
Tombo Iona
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Subskribo Donaldo la 2-a
Familio
Dinastio Alpinoj
Patro Constantín mac Cináeda
Infanoj Malkolmo la 1-a
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Domnall mac CausantínDòmhnall mac Chòiseim (mortis en 900) estis reĝo de la PiktojSkotlando (Alba). Li estis la filo de Konstantino la 1-a (Causantín mac Cináeda). Al Donaldo estas donite la epiteton Dásachtach, "la Frenezulo", de la Profetaĵo de Berchán.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Donaldo iĝis reĝo post la morto aŭ atestaĵo de Giric (Giric mac Dúngail), la dato ne estas certe konata sed kutime lokata en 889.

Estis sugestite ke la atako en Dunnottar, anstataŭ ol esti trudenireto fare de kelkaj piratoj, povas esti asociita kun la elrabo de Skotlando kion oni atribuis al Harald la belhara en la Heimskringla. La Profetaĵo de Berchán lokigas la morton de Donald en Dunnottar. La morto de Donald estas datigita al 900 de la Analoj de Ulster kaj la Chronicon Scotorum, kie oni nomigas lin reĝo de Alba, anstataŭ ol reĝo de la Piktoj. Li estis entombigita en Iona.

Laŭ la Kroniko de la Reĝoj de Alba, Donaldon sekvis lia kuzo Konstantino la 2-a. La filo de Donald, Malkolmo (Máel Coluim mac Domnall) iĝis pli malfrue reĝo kiel Malkolmo la 1-a. La Profetaĵo de Berchán ŝajnas sugesti ke alia reĝo regis dum mallonga momento inter Donaldo la 2-a kaj Konstantino la 2-a, dirante "dum duona tago prenos li suverenecon". Ebla konfirmo de tio ĉi ekzistas en la Chronicon Scotorum, kie la morto de "Ead, reĝo de la Picts" en batalo kontraŭ la Uí Ímair estis raportita en 904. Tio ĉi, tamen, estas eble eraro, aludanta eble al Ædwulf, la reganto de Bernicia, kies morto estas raportita en 913 de la aliaj Irlandaj Analoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Donald II of Scotland en la angla Vikipedio.