Doris Humphrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doris Humphrey
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1895 (1895-10-17)
en Oak Park
Morto 29-an de decembro 1958 (1958-12-29) (63-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Forest Home Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Denishawn School of Dancing and Related Arts • Francis W. Parker School
Okupo
Okupo dancisto • koreografo
vdr

Doris Batcheller HUMPHREY (17a de oktobro, 1895 – 29a de decembro, 1958) estis dancistino kaj koreografino de la komenco de la 20a jarcento. Kun siaj samtempuloj Martha Graham kaj Katherine Dunham, Humphrey estis unu el la dua generacio de pioniroj en moderna danco kiu sekvis la antaŭlojn – kiel Isadora Duncan, Ruth St. Denis kaj Ted Shawn – en la esploro de la uzado de spiraj kaj disvolvigaj teknikoj kiuj estas ankoraŭ aktuale instruataj. Ĉar multaj el ŝiaj verkoj estis notaciitaj, Humphrey plue estas lernata, studita kaj ludita.

En 1928, Humphrey kaj Charles Weidman, kiu estis laborinta kun Humphrey, lasis la lernejon Denishawn kaj translokiĝis al Novjorko. Kun Humphrey kaj Weidman, ankaŭ Martha Graham ribelis kontraŭ la lernejon Denishawn dum tiu epoko. Humphrey kaj Graham aparte disvolvigis novajn ideojn pri la kerna dinamiko de dancomovado kio finfine formis la bazon de ĉiuj el siaj teknikoj.[1]

La teorioj de Humphrey esploris la nuancojn de la reagoj de la homa korpo al la gravito, kristaliĝis en ŝia principo "falo kaj rekupero". Ŝi nomis tion "la arko inter du mortoj". Je unu pinto, unuopa kapitulaco al la naturo de gravito; aliflanke, oni klopodas atingi ekvilibron. Pere de la principo de falo kaj rekupero, Humphrey kapablis bildigi emocian kaj fizikan pinton de lukto por stabileco kaj submeto al la leĝoj de gravito.[1]

Ŝia koregrafio el tiuj fruaj jaroj inkludas spektaklojn kiel Air for the G String, Water Study, Life of the Bee, Two Ecstatic Themes, kaj The Shakers. Malkiel ĉe la alproksimiĝo de la skolo Denishawn en koregrafio, trovante inspiron el eksterlande, Humphrey serĉis inspiron el hejmo, nome Usono. The Shakers, pri usona religia grupo de la 18a jarcento, estas elstara ekzemplo trovi inspiron el Usono.[1]

La Kompanio Humphrey-Weidman estis sukcesa eĉ en la Granda Depresio, turnee en Usono kaj disvolvigante novajn stilojn kaj novajn verkojn baze ne nur sur malnovaj rakontoj sed ankaŭ sur tiutempaj okazaĵoj kaj temoj. En la mezo de la 1930-aj jaroj Humphrey kreis "New Dance Trilogy", nome triptiko enhavanta With My Red Fires, New Dance, kaj la nune perditan Theater Piece.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Au, Susan. Ballet and Modern Dance. New York: Thames & Hudson, Ltd.