Draĥmo (Antikvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drakmo el Ateno de la 5-a jarcento a.K., Muzeo de la Antikva Agoro de Ateno.

Draĥmodrakmo estis monero uzita en multaj helenaj ŝtatoj laŭlonge de la historio. Jen la valoro rilate al aliaj tiutempaj moneroj:

1 talanto = 60 minoj = 6000 draĥmoj
1 mino = 100 draĥmoj
1 statero = 2 draĥmoj
1 draĥmo = 6 oboloj

Laŭ Francisko Azorín drakmo estas Antikva grekoromana arĝenta monero, peza 3 ĝis 6 gr.[1] Kaj li indikas etimologion el greka drakme, el draka (etaĵo), kaj de tie la latina drachma. Li referencas ankaŭ la terminon bidrakmo, tetradrakmo, heksadrakmo, okadrakmo kaj dekadrakmo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 60.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]