Draĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Draĵo estas subtera ŝoso de pli maljuna plantoarbo. Ĝi kreskas el la kromburĝonoj de la radiko aŭ el la radikokolo. Draĵo pretas je memstara vivo, tiel oni povas per ties replantado rapide reprodukti planton (ekz. ĉe frambo, kelkaj arboj); por tio oni deŝiras, detranĉas la draĵon for de la patrina planto. Tiam oni povas planti la draĵon tuj al horto aŭ oni fortigas, rezervas ĝin en greftitaĵejo unu jaron.

Oni devas la draĵojn forigi ĉe flegado de fruktoarboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]