Driopterido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Driopterido Dryopteris
vera driopterido (Dryopteris filix-mas)
vera driopterido (Dryopteris filix-mas)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Traĥeofito Tracheophyta
Klaso: Polipodiopsidoj Polypodiopsida
Ordo: Polipodialoj Polypodiales
Familio: Driopteridacoj Dryopteridaceae
Genro: Driopterido Dryopteris
Specio: ĉ. 150 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plantgenro de la Driopteridoj aǔ latine Dryopteris apartenas al la familio de la Driopteridacoj (Dryopteridaceae). Ekzistas ĉ. 150 specioj, kiuj estas disvastigitaj sur la norda hemisfero. Ankaŭ ekzistas multaj hibridoj, kiuj precipe estas breditaj en la viktoria epoko de Anglujo. Tiam filikoj en la ĝardenoj estis tre popularaj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Dryopteris macropholis

La Dryopteris-specioj havas tre dikan, mallongan kaj kun brunaj skvamoj kovratan rizomon. La folioj estas simple aǔ duoble pinataj. Ili havas fortan tigon. La folioplato estas apenaǔ pli mallarĝa ol la bazo kiu estas karakterizaĵo por distingi driopteridon de la Atirio (Athyrium) .

La sporoj estas en grandaj soroj sur la malsupra surfaco de la folio.

Dryopteris aemula
malsupra surfaco de folio de Dryopteris erythrosora kun soroj
Dryopteris glabra
Dryopteris wallichiana

Sistematiko kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj estas rigardataj de kelkaj aǔtoroj al la genroj CtenitisThelypteris. Kelkaj aǔtoroj metas Dryopteris-speciojj al la genroj Aspidium kaj Nephrodium. Ĉe la plej multaj specioj la maturaj sporoj nepre necesas por distingi la speciojn.

La genro Drioptero havas pli ol 150 kaj verŝajne pli ol 280 speciojn. Ili troviĝas en la tuta mondo. En Mezeǔropo hejmiĝas:

  • skvama driopterido (Dryopteris affinis (LOWE) FRASER-JENK.), hejmregiono: Eǔropo, proksima oriento. Kun pluraj subspecioj, kiuj ankaŭ estas rigardataj de kelkaj aǔtoroj ankaŭ kiel propra specioj.[1]
  • Dryopteris carthusiana (VILL.) H.P.FUCHS, sin.: Dryopteris spinulosa (MUELL.) WATT), hejmiĝas em Eǔropo kaj okcidenta Azio.
  • Dryopteris cristata (L.) A.GRAY), La hejmlando estas: Eǔropo, okcidenta Sibirio, Kanado, Usono.
  • larĝfolia driopterido (Dryopteris dilatata (Hoffm.) A.Gray), Hejmregiono : Eǔropo, Okcidenta kaj norda Azio, Nordameriko, Gronlando.
  • Dryopteris expansa (C.PRESL) FRASER-JENK. & JERMY), Disvastigejo: Eǔropo.
  • Vera driopterido (Dryopteris filix-mas (L.) SCHOTT), Hejmregionoj : Eǔropo, Azio, Nordafriko, Ameriko.
  • Dryopteris oreades FOMIN, hejmregiono: Eǔropo kaj Kaǔkazio.
  • Dryopteris remota (A. BRAUN EX DÖLL) DRUCE, Disvastigejo: Eǔropo kaj Turkujo.
  • Dryopteris villarii (BELLARDI) WOYNAR EX SCHINZ & THELL.), Disvastigejoj: montaroj de Eǔropo, okcidenta Azio kaj nordokcidenta Afriko.

En Mezeǔropo troviĝas (elekto):

Uzado[redakti | redakti fonton]

La Dryopteris-specioj enhavas en la rizomoj floroglucinkombinaĵojn („filizino“) – t. e. medicine efikaj substancoj, kiuj bremsas la multobligadon de intestaj parazitoj. La ekstraktoj estis uzataj por kuraci cestodojn. Tial la planto nomiĝas en kelkaj lingvoj, ekzemple en la germana lingvo, vermfiliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christenhusz, M. & Raab-Straube, E. von (2013): Lycopodiophytina. – In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Datenblatt Dryopteris In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Marbach, Christian Kainz: BLV Naturführer Moose, Farne und Flechten. blv, München 2002, ISBN 3-405-16323-4.
  • Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7.