Drop bear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drop bear
fikcia specio
Informoj
vdr

Drop bear, kelkfoje skribita dropbear (en la angla: drop, 'fali', 'faligi' kaj bear, 'urso', do esperante eble falurso), estas hoakso el la nuntempa aŭstralia folkloro, kiu temas pri predanta kaj karnomanĝa versio de la koalo (Phascolarctos cinereus). Pri ĉi tiu imagita besto oni parolas ĝenerale en fantaziaj rakontoj, kiuj celas timigi turistojn en kamparaj loĝlokoj. Malgraŭ la nomo oni asertas ke ili ne estas ursoj, sed marsupioj, kiel koaloj. La realaj koaloj estas kvietaj herbomanĝuloj, dum la drop bear estas priskribata kiel besto nekutime granda kaj brutala, kiu loĝas en la suproj de la arboj kaj atakas nepreparitajn personojn aŭ aliajn kaptaĵojn kiuj pasas sube, falante sur ilin.

Bildo de koalo retuŝita por reprezenti supozitan drop bear.

La rakontojn pri la drop bear oni uzas ĝenerale kiel ŝercon por timigi kaj konfuzi fremdulojn kaj samtempe amuzi la vilaĝanojn, simile al la jackalope kaj aliaj usonaj mitaj bestoj. Ĉi tiuj fabeloj ofte estas ofte akompanataj de absurdaj "konsiloj" por eviti la atakojn de ĉi tiuj bestoj, ekzemple meti forkojn en la hararo, ŝmiri veĝemajton aŭ dentopaston malantaŭ la oreloj aŭ en la akseloj, urini sur sin aŭ eviti paroli iun ajn lingvon krom la angla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Drop bear en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Drop bear en la angla Vikipedio.