Dua leĝo de termodinamiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dua leĝo de termodinamiko konstatas, ke en termodinamike fermita sistemo ekzistas statfunkcio nomata entropio, de kiu ŝanĝo ΔS en izovarma procezo estas plenumata kaj egaleco estas tiam kaj nur tiam, kiam procezo estas inversigebla.

Alivorte:

"En termodinamike izolata sistemo entropio neniam malkreskas"

Eblas multaj ekvivalentaj vortigoj de tiu leĝo, kvankam la ekvivalenteco ne ĉiam estas tuj videbla.

El tiu leĝo sekvas, ke natura procezo evoluas nur laŭ unu direkto ne inverse. Ekzemple: varmo fluas de sistemo de pli alta temperaturo al sistemo de pli malalta temperaturo; ekzistas supera limo por transformi termikan energion al alia energi-formo (laboro). Sekvas ke ne eblas konstrui maŝinon, kiu produktus pli da energio (perpetuum mobile duaspeca) ol tiu limo (Vd la principon de konservado de energio laŭ la unua leĝo de temodinamiko).