Duklando Saksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo)
Duklando Saksio
Plena origina nomo:
'Hartogdom Sassen platdiĉe
Herzogtum Sachsen germane
 Saksoj 8041296 Saksio-Wittenberg 
Saksio-Lauenburg 
Princepiskoplando Osnabrück 
Princepiskoplando Monastero 

duklando • stem duchy • stem duchy • ŝtato de Sankta Romia Imperio • eksa administra teritoria unuo
Geografio
Saksujo ĉirkaŭ 1000, mapo el la 19-a jarcento
Saksujo ĉirkaŭ 1000, mapo el la 19-a jarcento
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
vasala ŝtato ("triba duklando")
Patrina lando:
Estiĝo:
Pereo:
Definitiva divido inter Saksio-Wittenberg kaj Saksio-Lauenburg
Antaŭaj ŝtatoj:
Saksoj Saksoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Saksio-Wittenberg Saksio-Wittenberg
Saksio-Lauenburg Saksio-Lauenburg
Princepiskoplando Osnabrück Princepiskoplando Osnabrück
Princepiskoplando Monastero Princepiskoplando Monastero
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

La Duklando SaksioDuklando Saksujo, platdiĉe Hartogdom Sassen, germane Herzogtum SachsenStammesherzogtum Sachsen, ankaŭ nomata "Malnova Saksio", estis en la frua mezepoko duklando inter Malsupra Rejno kaj Malsupra Elbo. Ĝi estiĝis el la origina setlejo de la antikvaj saksoj, kiun iom post iom konkeris Karolo la Granda inter 772 kaj 804 kaj aligis al la Karolida Franka Regno. Post la traktato de Verdun en 843 Saksio iĝis unu el la kvin germanaj "tribaj duklandoj" (Stammesherzogtümer) de la Orientfranka imperio (la aliaj estis Bavario, Frankonio, Ŝvabio kaj Loreno). Duko Henriko la Birdisto estis elektita kiel germana reĝo en 919.

Post la detronigo de la velfa duko Henriko la Leono en 1180, la dukan titolon ricevis Askana dinastio. La teritorio suferis plurajn heredajn dividojn. Fine en 1296 restis la du duklandoj Saksio-Wittenberg kaj Saksio-Lauenburg. En 1356 la Askanoj de Wittenberg ricevis rangon de princoj-elektistoj en la Ora Buleo de Karolo la 4-a. Post ilia formorto en 1422 la duklandon kaj princo-elektistan titolon heredis la Wettin-oj de Meißen.

La tiama duklando Saksio situas proksimume en la hodiaŭa Malsupra Saksio, plus la partoj Vestfalio kaj Lipo de Nordrejn-Vestfalio, kaj parteto de Saksio-Anhalto. Tamen ĝi teritorie neniel rilatas al la hodiaŭa Saksio.