Dümmer (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dümmer
dum sunsubeniro
dum sunsubeniro
lago
Situo Malsupra Saksio, Germanio
Ĉefaj fontoj Hunte
Ĉefaj elfluoj Branĉoj de Hunte: Hunte, Lohne, Grawiede, Wätering, Ompteda-kanalo
Setlejoj Lembruch, Hüde, Damme (Germanio)
Datenoj
Koordinatoj 52° 30′ 0″ N, 8° 20′ 0″ O (mapo)52.58.3333333333333Koordinatoj: 52° 30′ 0″ N, 8° 20′ 0″ O (mapo)
Dümmer (Malsupra Saksio)
Dümmer (Malsupra Saksio)
DEC
Dümmer
Dümmer
Map
Dümmer
Supermara alteco f137 m
Surfaca areo 13,5 km²dep1f5
Averaĝa profundo 1 mf11
vdr

La lago Dümmer, oficiale en indikiloj ankaŭ nomata Dümmer See, troviĝas en la sudokcidento de la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio, inter la urboj Damme kaj Diepholz, kaj borde de la distriktoj Vechta kaj Diepholz. Ĝi havas surfacon de 13,5 km² kaj averaĝan profundaĵon de nur 1 metro. La maksimuma profundaĵo estas 37 metroj.

La lago estas populara loko por akvaj sportoj, sed ĝi estas ankaŭ grava vivloko por akvaj birdoj. Ĝi situas en zono aparte frekventita de migrantaj birdoj. Granda sekcio de ĝia bordo estas protektita kiel naturrezervejo.

La bordo de la lago dividiĝas inter la urbo Damme (okcidento) kaj la komunumoj Lembruch (nordoriento) kaj Hüde (sudoriento).

la IS-ejo 1978-79 borde de la lago en Damme-Dümmerlohausen, fotita dum julio 2008

Dum la silvestra semajno inter la jaroj 1978 kaj 1979 la Internacia Seminario de GEJ troviĝis en Dümmerlohausen, urboparto de Damme, rekte ĉe la lago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En nordorienta Germanio ekzistas kroma komunumo Dümmer, kiu cetere ankaŭ disponas pri samnoma lago DümmerDümmersee, ne konfuzinda kun la lago en nordokcidenta Germanio.
  • 22-a Internacia Seminario de GEJ