Eadbert (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eadbert
Persona informo
Naskiĝo
Morto 20-an de aŭgusto 768 (0768-08-20)
en Katedralo de Jorko
Tombo Katedralo de Jorko vd
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Patro Eata vd
Gefratoj Egbert (Jorko) vd
Infanoj Oswulf • Osgifu • Oswine of Northumbria vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Eadbert

Eadbert (m. la 2-an de aŭgusto 768) estis reĝo de Northumbria, Anglio de ĉirkaŭ 737 al 758.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis ano de la reĝa familio de Northumbira, kaj devenis de Ida, la unua anglosaksa reĝo de Bernicia (unu el la du regnoj kiuj kuniĝis por estigi la regnon Northumbria). Lia patro nomiĝis Eata.

Li estis kuzo de Ceolwulf, reĝo 729-737, kaj frato de Egbert, ĉefepiskopo de Jorko.

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Li altroniĝis ĉirkaŭ 737 post la dua abdiko de Ceolwulf, kiu eniris la abatejon de Lindisfarne. Kontraste al la unua abdiko de Ceolwulf, verŝajne la dua estis propravola.

Regado[redakti | redakti fonton]

Eadbert estis kontraŭata de rivaloj anoj de la reĝa familio. En 740 Eardwine, verŝajne filo de Eadwulf (reĝo 704-705) estis mortigata. En 750 Offa, filo de Aldfrith (reĝo 685-704) estis forprenata de la abateja sanktejo de Lindisfarne kaj mortigata post sieĝo, kaj Cynewulf, episkopo de Lindisfarne, kiu protektis kaj eble subtenis Offa, estis malliberigata ĉe Jorko.

Letero de papo Paŭlo la 1-a (papo) al Eadbert kaj lia frato Egbert komandis ilin redoni bienojn forprenitajn de abato Fothred kaj donitajn al Moll (eble Aethelwald Moll): tio sugestas ke Eadbert penis rehavi bienojn donitajn de antaŭaj reĝoj al la eklezio.

En 740 Eadbert militis kontraŭ la piktoj. Aethelbald, reĝo de Mercia, profitis de la foresto de Eadbert por disrabi Northumbria.

En 750 Eadbert konkeris iom da pikta teritorio. En 756 li kaj la pikta reĝo batalis kontraŭ la keltoj de Skotlando.

Abdiko[redakti | redakti fonton]

En 758 Eadbert abdikis, kaj eniris la monaĥejon ligitan al la katedralo de Jorko. Li mortis en 768 kaj entombiĝis en la katedralo apud sia frato Egbert.

Li estis sekvata de sia filo Oswulf, sed tiu estis murdata post unu jaro.