Edith Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Edith Stein
Sankta Terezo Benedikto de la Kruco
Persona informo
Edith Stein
Naskiĝo 12-an de oktobro 1891 (1891-10-12)
en Breslaŭo, Prusia Silezio, Germana Regno
Morto 9-an de aŭgusto 1942 (1942-08-09) (50-jaraĝa)
en koncentrejo en Auschwitz (Aŭŝvico)
Mortis per asfiksiohidrogena cianido vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko BreslaŭoMünster
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato de Vroclavo vd
Memorigilo Edith Stein
Profesio
Okupo tradukistofilozofoverkisto • rezistobatalanto • lingvisto • universitata instruisto • monaĥino • aŭtobiografo vd
Laborkampo filozofioedukopreĝo • kristana mistikismo vd
Sanktulo
Beatigo 1-a de majo 1987, Kolonjo de Johano Paŭlo la 2-a
Kanonizo 11-a de oktobro 1998, Vatikano de Johano Paŭlo la 2-a
Festotago 9-a de aŭgusto
Patroneco Kunpatroneco de Eŭropo, konvertitaj judoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edith Hedwig Teresa Stein, Sankta Terezo Benedikto de la Kruco (naskiĝis la 12-an de oktobro 1891 en Breslaŭo, mortis ĉ. la 9-a de aŭgusto 1942 en la koncentrejo en Auschwitz (Aŭŝvico). Germana filozofino, fenomenologistino el juda familio.

La memortabuloj ĉe la domo Edith Stein en Vroclavo
La tombo de la patro de Edith Stein Zigfrido Stein en la malnova Juda tombejo en Vroclavo

Ŝi naskiĝis en festo Jom Kippur ĉe Zigfrido kaj Augusto Stein. Ŝia patro estis vendisto de ligno. Li mortis kiam Edith havis du jarojn kaj lian firmaon komencis gvidi patrino, Augusto. Edith komencis "por pano" studi en Vroclava Universitato germanistikon kaj filozofion ĉe William Stern, kreinto de skalo IQ. Poste ŝi lernis ĉe "majstro" Edmund Husserl en Universitato de Göttingen. Ŝi deklariĝis kiel ateistino. Poste ŝi asistis ĉe Edmund Husserl. Tiam ŝi renkontis Max Scheler kaj amikiĝis kun Roman Ingarden. Kiam ŝi sciiĝis ke ŝia grava profesoro Adolf Reinach estis mortigita dum la unua mondmilito ŝi komencis serĉi sencon de la vivo. Ŝi veturis al hejmo de Hedwig Conrad-Martius kaj translegis la aŭtobiografion de sankta Tereza el Avilo. Post ĝia tralego dum la unua nokto ŝi skribis: ...Kiam mi fermis la libron mi parolis al ŝi: Tio estas la vero. Ŝi baptiĝis kaj komencis studi kaj traduki verkojn de sankta Tomaso de Akvino. Post kelke da jaroj ŝi decidis adiaŭi la familion kaj estiĝi monaĥino en la monakejo de karmelaninoj. Ŝi eknomiĝis "Terezo Benediktino de la Kruco". Ŝi estis mortigita en la nazi-germania Koncentrejo Auschwitz verŝajne la 9-an de aŭgusto 1942 en ejo nomigita "La blanka domo". Johano Paŭlo la 2-a kanonizis ŝin la 1-an de oktobro 1998 kaj unu jaron poste li anoncis ŝin la Patronino de Eŭropo kun Sankta Birgita kaj Katerina el Sieno.

El ŝiaj verkoj oni deduktis ke Stein ne konvertiĝis kaj ne ŝanĝis religion sed simple "ŝi transiris" sur la sama strato kiu estis jam desegnita ĝuste en sia hebreeco (Die Rezeption Edth Steins, Francesco Alfieri, 2012).[1]

En filozofio ŝi esploris ontologion kaj fenomenologion. En la libro Endliches und ewiges Sein ŝi kontraŭigis ontologion skolastikan kun moderna. Ŝi kreis ankaŭ fenomenologian version de tomismo. En teologio ŝi okupiĝis pri mistiko de sankta Johano de la Kruco kaj sankta Tereza el Avilo (ŝiaj spiritaj gepatroj). Ŝia lasta libro estis nefinita: Kreuzeswissenschaft, Studie über Johannes vom Kreuz, en kiu ŝi studis la mistikon de sankta Johano de la Kruco.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Zum Problem der Einfühlung. Dissertation
  • Endliches und ewiges Sein
  • Kreuzeswissenschaft. Studie über Johannes vom Kreuz

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francesco Alfieri, 2012: Die Rezeption Edth Steins, 516 paĝoj, 14 x 21 cm, eldonejo Echter, ISBN 978-3-429-03519-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michela Beatrice Ferri, Stein tra cristianesimo e fenimenilogia, ricercatrice presso laStatale di Milano. 2012. (La ricercatrice tra l'altro sostiene ĉe quelle della Stein non fu