Eduard Lingel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Lingel
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1849 (1849-04-17)
en Königsberg in Bayern
Morto 27-an de februaro 1922 (1922-02-27) (72-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
La Lingel-strato en la naskiĝloko Königsberg.

Eduard LINGEL (naskiĝinta en la 17-a de aprilo 1849 en Königsberg in Bayern, mortinta en la 27-a de februaro 1922 en Hamburgo) estis germana ŝufabrikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de komercisto de tekstilaĵoj transloĝiĝis, post la morto de la patro, kun la familio kaj la duonpatro en 1864 al Erfurto. Tie li fintrejnitis kiel komercisto. Estante 23-jaraĝa li fondis ĉe Fischersand nr. 9 (domo: Zum Krummen Hecht) entreprenon por ŝufabrikado. Li mortis estante unu el la plej grandaj entreprenistoj en Turingio.

Historio de la firmao[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

La maniero de produktato komence tute ne diferencis de aliaj konkurencantoj: ĝi estas produktejo modeste ekipata per maŝinoj, en kiuj laboris 5-6 personoj kaj disdonis hejmlaboron al ĉ. 50 surlokaj ŝufaristoj. Oni faris averaĝe 36 parojn da botoj potage, por kiuj oni venigis la tibiingojn kaj bototubojn de alie.

Ekprospero laŭ amerikaj modeloj[redakti | redakti fonton]

La bona konjunkturo dum la periodo de spekulanto-kompanioj feliĉe subtenis la evoluon de tiu ĉi entrepreno. Jam en 1874 kaj 1876 plietendiĝis ĝi. Oni ŝanĝis la produktadon je ledaj botoj por virinoj kaj infanoj, dungis fakulojn el Saksio kaj Vieno kaj restrikciis la mendojn por hejma laboro (antaŭ ol tute ĉesigi ilin en 1876).

En 1877 Eduard Lingel sendis sian duonfratron Louis Dreßler Usonon por studi la mekanikan ŝufabrikadon tie. Li laboris ĝis 1878 en usonaj fabrikoj, pligrandigis siajn konojn kaj provizorigis la transportadon de maŝinoj el Ameriko en Erfurton. Tiel fariĝis alistrukturigo de la entrepreno al modernega fabriko kune kun plivastigo de la produktejoj kaj paralela plibonigo de la sortimento. Ĉefe oni faris ŝuojn kaj botojn por infanoj kaj virinoj, sed ankaŭ - malpli grandskale - varojn por viroj. Krom la enlandan komercon oni antaŭenpuŝis ankaŭ eksterlandajn kontaktojn (eksportado aparte vigla al Suda Ameriko). Por reklami oni laborigis agentojn kaj vojaĝantajn reprezentantojn en la tuta lando.

En la kuro de kelkaj jaroj la entrepreno iĝis de signifa grandeco: en 1886 laboris ĉ. 600 personoj por la firmao. Tiam ŝanĝitis la karaktero jura de la firmao (Offene Handelsgesellschaft - malferma komerca kompanio) kaj alia duonfratro Friedrich Dreßler iĝis kompaniano de Eduard Lingel. Fajrego malhelpetis la daŭran evoluon nur por mallonga tempo (kompleta detruo de la fabrikejo en 1887): kontraŭe, ĝi estis la kaŭzo por konstrui novajn ejojn en la sudo de la urbo! Tie ĉi oni pliraciigis la produktadon; ĝis 1892 la laboristaro kreskis je 1000 personoj kaj po semajnoj estis faritaj ne malpli ol 12000 paroj da ŝuoj. Intertempe Louis Dreßler iĝis la tria kompaniano de la firmao, kiu estis ŝanĝita en akcian kompanion ĝis 1898: ties direkcian konsilion estris la fratroj Dreßler. La jaroj ĝis la Unua mondmilito alportis pluajn aŭtomatigojn.

Sen konsideri du mallongajn strikojn en 1874 respektive 1893 la rilato inter laboristoj kaj entreprenposedantoj ĉiam harmoniis, sendube ankaŭ pro la faritaj socialaj mezuroj: en 1894 fonditis asekura kompanio; en 1904 enkondukitis feria semajno por dungitoj kun minimume 10 jarojn longa aparteno al la fabriko.

Unua kaj dua mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

La militojaroj ŝanĝis ĉion profunde pro la rekrutigo de laboristoj kaj perforta enmeto de tiu industribranĉo en la militan ekomonian sistemon. Tamen, danke al mendoj fare de la armeo oni sukcesis daŭrigi kaj eĉ fari profiton.

En 1918 kaj 1921 oni transprenis du aliajn erfurtajn ŝufabrikojn: tiel iĝis konzerno kiel havis - la jaron de la morto de Lingel - 2200 dungitoj fabrikantaj 2 milionojn da paroj ĉiun jaron. Dum la Dua mondmilito oni iĝis liveranto por Wehrmacht (i.a. hejteblaj botoj por batalaviadistoj).

Ŝtatigo kaj nova ekfloro[redakti | redakti fonton]

Post la milito mankis krudmaterialoj kaj teknikoj kaj pluraj maŝinoj devis estis malmuntitaj kiel reparaciaĵo al Sovetunio

Kiel kvazaŭ ĉiuj turingiaj entreprenoj la konzerno senproprietiĝis post la Dua mondmilito (1948). La Lingel-fabriko formis - kune kun la Hess-fabriko la VEB Paul Schäfer (nomo ekde 1952, por honorigi komunistan laboriston kaj politikiston).

Dum la 1970-aj jaroj oni ekis la modernigon de la entrepreno kaj 10 jarojn pli malfrue komenciĝis la komputile kontrolita produktado. Kvalito kaj oferto pliboniĝis kaj famiĝis ankaŭ ekster de GDR: ekzemple la okcidentgermana entrepreno Salamander ricevis altkvalitajn varojn el Erfurto.

La iama fabriko en la Magdeburga Avenuo nr. 59.

Je la fino de la 1980-aj jaroj la entrepreno konsistis el 12 fabrikoj sur 28 lokoj.

Fino[redakti | redakti fonton]

Post la Turniĝo la entrepreno refonidiĝis kiel Lingel s.r.l. sed ne sukcesis adaptiĝi al la novaj ekonomiaj cirkonstancoj kaj likviditis en 1992.

La historiaj produktejoj de ĉe Arnstädter-strato makonstruitis en 2000, la iama fabriko de ĉe Magdeburga Avenuo de 2009-11.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]