Egaleco antaŭ la leĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Egaleco, Parizo. Alegorio de egaleco

Egaleco antaŭ la leĝo, konata ankaŭ kiel egaleco sub la leĝo, egaleco antaŭ la okuloj de la leĝo, aŭ simple laŭleĝa egaleco, estas la principo sub kiu ĉiuj personoj estas subjektoj al la samaj leĝoj de la justico (deviga procezo).[1] Tiukadre oni povas subkompreni ke leĝo, juro kaj justico estas sinonimoj. Juro ankaŭ vekas gravajn kaj kompleksajn temojn koncerne egalecon, justecon kaj justicon. Estas malnova diraĵo ke 'Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo.' La aŭtoro Anatole France diris en 1894, "en sia majesta egaleco, la leĝo malpermesas egalece al riĉuloj kaj al malriĉuloj dormi subponte, almozi surstrate, kaj ŝteli pantranĉojn."[2] La kredo en egaleco antaŭ la leĝo estas nomata leĝa egalismo.

Artikolo 7a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj asertas ke "Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo kaj estas rajtigitaj sen ajna diskriminacio al egala protektado fare de la leĝo."[1]

Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, tiu principo estas tia por protekti la minoritatojn kaj la malriĉulojn.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 7., priskribo de la UN deklaro, artikolo 7, de Unuiĝintaj Nacioj
  2. (France, La ruĝa lilio, Ĉapitro VII).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]