Egiptuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ: Egipto (mitologio)
Egiptuso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Belus
Patrino Ankinoo
Gefratoj Danao
Edzo/Edzino Caliadne • Gorgo • Argyphia • Tyria • Hephaestine • Isaea • Euryrrhoe
Infanoj Aganippe • Busiris • Chthonius • Polyctor • Dryas • Phantes • Potamon • Lynceus • Bromius • Eurylochus • Hermos • Lixus • Peristhenes • Hippothous • Hippocorystes • Hyperbius • Pandion • Proteus • Daiphron • Lycus • Cisseus • Imbrus • Chrysippus • Sthenelus • Clitus • Lampus • Oeneus • Menalces • Aegyptus • Periphas • Idmon • Chaetus • Istrus • Euchenor • Eurydamas • Agaptolemus • Alces • Diocorystes • Alcmenor • Chalcodon • Hippolytus • Menemachus • Aegius • Argius • Cercetes • Enceladus • Arbelus • Canthus • Archelaus • Agenor • Andromachus • Antimachus • Antiochus • Amyntor • Antipaphus • Aristonous • Asterius • Athletes • Cassus • Clytus • Daiphron • Demarchus • Dolichus • Echomius • Eudaemon • Eurysthenes • Metalces • Hyperantus • Midamos • Xanthus • Idas • Obrimus • Perius • Asterides • Plexippus • Panthius • Podasimus • Polydector • Protheon • Pugnon
vdr

Egiptuso (en la helena Αἴγυπτος, latine Aegyptus) estas en la helena mitologio filo de egiptia reĝo Belo kaj lia edzino Anĥinoa. Egiptuso estis reĝo en Egiptio.

Liaj fratoj estis Danao, kiu regis en Libio kaj pli poste en urbo Argo. La tria estis Cefeo, reĝo de Etiopio, patro de Andromedo.

Egiptuso kaj Danao estis ĝemeloj, inter ili dividis ilia patro la regnon tiel, ke Egiptuso regis en Egiptio kaj Danao en Libio. Tuj post morto de sia patro la fratoj ekkverelis pri la heredaĵo. Egiptuso havis kvindek filojn kaj tiujn li volis kiel gesto de repaciĝo edziĝi al kvindek filinoj de Danao. Sed nek la filinoj, nek ilia patro deziris subiĝi al lia volo. Egiptuso deklaris al la frato militon.

Danao konstruigis ŝipon kaj kun ĉiuj filinoj sekrete forveturis en Grekujon. En Argo ili estis kompleze akceptitaj kaj estis al ili prezentita rifuĝejo. Ĉe bordoj de la Grekio baldaŭ ankrigis ankaŭ ŝipo de Egiptuso. Tiu venkis reĝan armeon kaj kun siaj filoj devigis Danaon, ke li edziniĝu siajn filinojn al ili. Danao ŝajne ne estis kontraŭ, sed tuj al siaj filinoj ordonis, ke ili siajn edzojn dum la nupta nokto murdu. La filinoj sian patron obeis, precize dirite kvardek naŭ da ili estis obeemaj. Tiu lasta, la plej juna el ili, Hipermnestro sian fianĉon ekamis kaj la patron ne obeis. La savinto estis la plej juna filo de Egiptuso Linkeo. Tiu pli poste fariĝis sekvanto sur la reĝa trono en Argo. Liaj posteuloj tenis longe sian potencon en Argo kaj multaj famiĝis kiel notindaj prezentantoj de heroaj grekoj.

Legendo rakontas, ke ĉiujn kapojn de Egiptaj filoj estis ĵetitaj en riveron Lerno, kiu de tiam havas ĝuste tiom da fontoj. Danaidinoj estis punitaj el volo de hadesa juĝa konsilistaro. Ili devas por eterne portadi en frakasitaj kruĉoj akvon kaj verŝi ĝin en senfundajn barelojn.

Laŭ Egiptusa nomo Grekoj devenigis nomon de la lando, kiun akceptis ankaŭ romianoj. Tiu ĉi nomo konserviĝis ĝis nuna tempo. Sed nek tiun ĉi miton, nek nomon de la lando egiptoj ne konis kaj ne uzadis. Por sian landon ili uzis aliajn nomojn.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aigyptos en la ĉeĥa Vikipedio.