Egolzwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Egolzwil
Blazono de Egolzwil
Egolzwil vidita de la Marĉo de Wauwil
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 11′ 5″ N 8° 0′ 26″ O / 47.18472 °N, 8.00722 °O / 47.18472; 8.00722 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 5″ N 8° 0′ 26″ O / 47.18472 °N, 8.00722 °O / 47.18472; 8.00722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1279
Areo 4,17 km²
Alteco 523 m super marnivelo
Poŝtkodo 6243
Komunumkodo 1127
Mapo de Egolzwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Egolzwil (prononcu egolcvil) estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1279 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Egolzwil situas ĉe la norda flanko de la marĉo Wauwiler Moos, kiu iam estis lago. Sur la teritorio de la komunumo situas la Lago de Egolzwil, kiu estas la lasta restaĵo de la iama Lago de Wauwil. En okcidento de la komunumo fluas la rivero Wigger, kiu senakvigas la tutan regionon.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Egolzwil limas en nordo al Dagmersellen, en oriento al Wauwil, en sudo kaj sudokcidento al Schötz, kaj en nordokcidento al Nebikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam la trajnlinio de Olten al Lucerno pasas tra la teritorio de Egolzwil, la komunumo ne disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio. Ankaŭ ne estas buso, kiu haltas en la komunumo, tial Egolzwil estas unu el la malmultaj lucernaj komunumoj sen propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima stacidomo troviĝas en distanco de 1,3 km oriente de la vilaĝo centro en Wauwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 6 kilometrojn norde en Dagmersellen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Egolzwil datiĝas el la jaro 1081. En la jaro 1150 aperas en alia dokumento la nomformo Egolswil [1].

En la 3-a jarmilo antaŭ Kristo norde de la tiama lago ekzistis ŝton- kaj bronzepokaj surfostaj setlejoj. Multaj el la trovitaĵoj hodiaŭ videblas en muzeoj en Schötz, Zuriko kaj Lucerno. Oni parolas pri la Kulturo de Egolz.

Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1407 la Grafejo Willisau estis aĉetita de la urbo Lucerno kaj kun ĝi ankaŭ Egolzwil fariĝis lucerna. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo estis parto de la voktejo Willisau kaj ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]