Ekspedicio Balmis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekspedicio de Balmis kaj de liaj kunlaborantoj al Ameriko
Ekspedicio de Balmis al Filipinoj

La Ekspedicio Balmis aŭ en hispana Real Expedición Filantrópica de la Vacuna estis trijara misio al Ameriko estrita de la Dro. Francisco Javier de Balmis cele al vakcinado de miloj da personoj kontraŭ la variolo. Vakcinado, multe pli sekura vojo por eviti variolon ol pli malnovaj metodoj kiaj inokulado, estis enmetita de la angla kuracisto Edward Jenner (1749-1823).

La Ekspedicio Balmis startis el Korunjo la 30an de Novembro 1803. Ĝi povas esti konsiderata la unua internacia sansistema ekspedicio en la historio.[1][2] La malkovrinto de la vakcino Edward Jenner verkis "Mi ne imagas, ke la rakontoj de historio havigu ekzemplon de filantropio tiom nobla, tiom etenda kiom tiu."

La reĝo Karlo la 4-a de Hispanio apogis sian reĝan doktoron Balmis, ĉar sia propra filino María Luísa estis suferinta la malsanon. La ekspedicio veturis per la ŝipo Maria Pita kaj portis 22 orfojn (8 al 10jaruloj) kiel sinsekvaj portantoj de la malsano, Balmis, kuraciston, kvar helpantojn tri helpantinojn, kaj Isabel López de Gandalia, la estrino de la orfejo Casa de Expósitos de Korunjo.[3]

La misio portis la vakcinon al Kanarioj, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Meksiko, Filipinoj kaj Ĉinio.[4]

Ĉio daŭris sep jarojn kaj dume mortiĝis la doktoro Salvany (Cochabamba, 1810). Balmis iris al Karakaso kaj poste al Havano. La loka poeto Andrés Bello verkis odon al Balmis. En Meksiko, Balmis prenis aliajn 25 orfojn por pluhavi la infekton dum la trapassado de la Pacifiko. En Filipinoj, li resendis plej el la ekspedicianojn reen al Meksiko dum li iris al Ĉinio, kie li vizitis Makaon kaj Kantonon. Survoje reen al Hispanio, Balmis konvinkis la aŭtoritatojn de Saint Helena (1806) rajtigi la tiean vakcinadon.

Julia Álvarez verkis romanon pri la ekspedicio el la perspektivo de ties nura ina membro en Savante la mondon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlos Franco-Paredes, Lorena Lammoglia, kaj José Ignacio Santos-Preciado (2005). “The Spanish Royal Philanthropic Expedition to bring Smallpox vaccination to the New World and Asia in the 19th Century” 41 (9), p. 1285–1289. doi:10.1086/496930. 
  2. La Coruña: A progressive city, historia informaro kiel parto de la oficiala retejo de la urbo Korunjo. Alirita la 2005-03-03.
  3. McIntyre, John W.R. MB BS; kaj Houston, C. Stuart MD (1999). Medicine in Canada: Smallpox and its control in Canada. Canadian Medical Association Journal 161(12), 1543-1547. PMID 10624414.
  4. de Romo, Ana Cecilia Rodríguez (1997). Inoculation in the 1799 smallpox epidemic in Mexico: Myth or real solution?. Antilia:Spanish Journal of History of Natural Sciences and Technology.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]