Ekspedicio Discovery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝipo Discovery en antarkta frostakvo.

La Brita Nacia Antarkta Ekspedicio (angle British National Antarctic Expedition), 1901-1904, pli ofte konata kiel la ekspedicio Discovery (Discovery Expedition), estis la unua oficiala brita esplorado de antarktaj regionoj depost la vojaĝo de James Clark Ross, 60 jarojn antaŭe. Ĝi estis organizita tre larĝskale, per komuna partopreno de la Reĝa Societo kaj de la Reĝa Geografia Societo (RGS). La nova ekspedicio celis plenumigi sciencan kaj geografian esploradon en tio, kio ĝis tiam estis preskaŭ netuŝita kontinento. La ekspedicio lanĉis la antarktajn karierojn de multaj homoj, kiuj poste fariĝis eminentuloj de la "heroa epoko" de antarkta esplorado, inkluzive de Robert Falcon Scott (estro de la ekspedicio), Ernest Shackleton, Edward Wilson, Frank Wild, Tom Crean kaj William Lashly.

La ekspedicio ebligis multajn eltrovojn rilate al biologio, zoologio, geologio, meteorologio kaj magnetismo. Ĝi tamen ne provis atingi la sudan poluson.