Ekzekutisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzekutisto kaj glavo de ekzekutisto el la 17-a jarcento en muzeo
Libro Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář

Ekzekutisto (antaŭe ankaŭ majstro de akra glavo) estas homo, kiu faras ekzekutojn de homoj, kiuj estis kondamnitaj al mortpuno. Sed li ankaŭ torturis kondamnitojn aŭ devigis konfeson dum enketadoj de akuzitoj. En mezepoko urboj havis siajn ekzekutistojn, kiuj faris la t.n. gorĝan rajton. Dum lia laboro helpis lin liaj helpantoj. Ili ofte prunteprenis ilin kontraŭ monpago el aliaj urboj. Apud la profesio de ekzekutisto ili faris ankoraŭ pluajn aferojn, kiel ekzemple ĉevalbuĉisto, purigado de malnovaj kanaloj, aĉetisto de malnovaj domoj ka.

Eĉ kiam la ekzekutisto faris la decidojn de urba konsilantaro (pli poste de juĝejoj), ĉefe en mezepoko li estis diverse limigata. En gastejoj kaj en preĝejoj li havis flanke limigitan lokon, li devis plejparte iradi vestita en nigra koloro, iam li devis esti videble markita. Ofte okazadis, ke li devis loĝi malantaŭ urbo en solejo. Tiun lokon oni kutime nomis domo de ekzekutisto. Dank' al sia profesio ili orientiĝis en anatomio de homo, ili sciis kuraci diversajn rompaĵojn kaj aliajn vundojn.

Pase de tempo la opinio de homoj ŝanĝiĝis al tiu ĉi profesio kaj ankaŭ diversaj limigoj, pro kiuj tiuj ĉi homoj devis suferi pro sia profesio, malaperis. Kaj ili komencis preni al la profesio de ekzekutisto ankoraŭ aliajn profesiojn. Tiel estis ekzemple Leopold Wohlschlager oristo, Jan Pippiger drapisto, Karel Huss kuracisto, kolektisto, konservisto de artaj kolektoj en kastelo Kynžvart.

Salajro de ekzekutistoj estis diversa. Ĉiu urbo, kiu havis sian ekzekutiston, pagis lin diverse. Plejparte li ricevis posemajnan salajron kaj poste por ĉiu farita faro (ekzekuto, enketado, torturado ktp.) pluan sumon, kiu estis destinita laŭ pretendemo, ekz.

Specoj de punoj kaj enketadoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • pendumo
  • senkapigo
  • ŝtiparumo
  • rompado en rado (kutime ĝi finis per morto)
  • alnajligo je lango (al paliso, al pendumilo)
  • eltranĉo de lango
  • fortranĉo de oreloj aŭ nazo
  • forhako de mano aŭ kruro
  • tirigado sur tirigilo
  • bruligado de stampo per arda fero
  • rompado de ekstremaĵoj aŭ fingroj
  • bruligado per fajro aŭ per arda fero
  • vipumado
  • pilorio

Ekzekutistoj en Ĉeĥio (elekto)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]