El Aleph

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Aleph
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Luis Borges
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

El Aleph (la alef, aŭ alefo) estas rakonto de la argentina verkisto Jorge Luis Borges publikigita en la revuo Sur en 1945 kaj en la samnoma libro de la eldonejo Emecé de Bonaero en 1949. La originalo troviĝas en la Nacia Biblioteko de Hispanio, kiu akiris ĝin en aŭkcio, en 1985.

Borges en 1976

Eblas diversaj interpretoj; inter kiuj unu proponas legadon el ekzistadismo, bazite sur la ideo de la malkapablo de la homo por fronti la eternecon. Tiu ideo ĉeestas en multaj el la rakontoj de Borges, kion klarigas lia legado de aŭtoroj praekzistadistoj kiel Søren Kierkegaard, Franz Kafka, kaj Arthur Schopenhauer.

En tiu rakonto, kiu iĝis kultaĵo, oni povas rekoni lian literaturon, tiele ke ĝi povas estis kvalifikita kiel la modela rakonto de la ampleksa verkaro de Borges, kiu kunigas ironion, ludemon kun lingvĵo kaj erudicio –kaj vereca kaj fikcia. Tio lasta preskaŭ videblas, por ekzemplo, en la komencaj paragrafoj, kie oni citas Hobbes kaj Shakespeare, same kiel en la postskribo de 1943 kie oni faras supozeblan esploradon pri aliaj Alefoj citante eĉ historiajn aŭtorojn kiel Pedro Henríquez Ureña, Richard Francis Burton, Lukiano kaj Ibn Ĥaldun.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La Alefo rakontas la malkovron fare de la rolulo Borges de objekto de objektoj en la domo de sia eks-amatino Beatriz Viterbo. Tiu sfero de du al tri centimetroj de diametro en la kelo de malnova domo estas la spegulo kaj centro de ĉiuj aĵoj, en kiu ĉio kunfluas kaj respegulas. La kvanto de aludoj estas sennombra; tio povus esti la propra universo, kiel diras la rakontisto, sed aludas ankaŭ al la biblioteko, kaj oni aludas al tre diversaj verkistoj kaj verkoj, kiel la Canto general de Pablo Neruda, aŭ eĉ la descendo al la kelo, al la Dia Komedio de Dante.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Reprezento de la alefo, nome unua litero de la hebrea alfabeto.

Borges mem inkludas sin en la teksto: tiele oni rompas iel la limojn inter realo kaj fikcio. La agado situas tempe inter februaro 1929, kiam mortis Beatriz kaj la 1a de marto 1943, kiam oni skribis la postskribon, sed temas ĉefe pri faktoj okazintaj inter la 30a de aprilo 1941 kaj la lastaj tagoj de oktobro samjare.

La rakonto estas komponita de tri rakontaj fadenoj interplektitaj sed kun strukturo unuforma:

A) La historio de la adoro de "Borges" por Beatriz Viterbo, kiu reprezentus amhistorion malsukcesan kaj baritan per la morto. En ĝi videblas tensio inter idealigo kaj tempa memdeteno pro la rilato, kaj la neevitebla ŝanĝo rezulto de tempo kaj forgeso, kio finfine sukcesas. Tiu rilato funkcias kiel kadro por la intrigo, ĉar helpas la ritismo de Borges kiel ĉefa fonto de la rilato (B).

B) La rivaleco kaj ama kaj literatura inter "Borges" kaj Daneri. En la intelekta kaj literatura etoso estas klara kaj insista la malaprezo kiun "Borges" sentas por Daneri kaj tamen li estas la kuzo kiun malfermas al li la aliron al la templo-domo de Beatriz kaj al la altaro de ŝiaj fotoj. Aliflanke, estas klara ankaŭ la konkurenco de Daneri kontraŭ "Borges", al kiu lanĉas oftajn mokojn per kiuj li kontrastigas lin kontraŭ granda poeto, konsideras "falsa brando" la likvoron kiun li estis donacinta al li kaj supozas lin fierega pro siaj propraj meritoj. La dialogoj pri literaturo kaj la mondo de la verkistoj, estas interesa parto de la rakonto, ŝarĝita de humoro kaj ironio.

Aliflanke, la forto de la ama rivaleco aperas al "Borges" nur malfrue kaj post la vido en la Alefo de la leteroj kiujn Beatriz estis sendinta al Carlos Argentino. Pri Beatriz aludas Daneri al la seniluziiĝinta "Borges" tiel ke la bildo de la amata aperas mokema kaj malĝentila: ŝi “distris sin” kun Álvaro kaj la Alefo permesis al li vidi “ĉiujn” bildojn de Beatriz). "Borges" sentas nur venĝemon, eĉ se tio perdigos al li la mirindaĵon de la Alefo. Tiu parto funkcias intrige kiel sojlo por la fantasta historio de la Alefo (C).

C) La Alefo propre dirita kaj la esperto de la rakontisto-protagonisto kun li, kiu estas la kerno de la rakonto, aperas fantaste. Ĝi estas en banala domo, en aparta loko, kaj necesas kuŝi por vidi ĝin. Tio funkcias kiel bazo por metafizikaj-filozofiaj meditadoj.

La verko havas strukturon A-B-C-B-A. La diversaj nodoj fermiĝas kaj malfermiĝas iompostiome, finante denove per aludo al la neevitebla tempopaso kaj la malforteco de la homa sciaro.