El Mundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Mundo
emblemo
taggazeto
Komenco 1989 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Fondinto(j) Alfonso de Salas • Pedro José Ramírez • Juan González vd
Posedata de Unidad Editorial vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

El Mundo del Siglo XXI, (La Mondo de la 21-a Jarcento) plej konata kiel El Mundo, estas hispana periodaĵo. Ĝi havas sidejon en Madrido kaj eldonas regionajn versiojn en Katalunio, Eŭskio, Andaluzio, Almerio, Huelva, Valencio, Kastilio-Manĉo, Kastilio-Leono, Balearoj, Alikanto, Kantabrio, ktp. Ĝi ankaŭ havas retan periodaĵon en interreto nomata Elmundo.es. Ĝia estro estas Pedro J. Ramírez.

La ĵurnalo El Mundo difinas sian eldonan linion kiel liberala. Kutime ĝi kritikas la Hispanan Laborista Socialisma Partio kaj la periferiajn naciismojn kaj tre proksima (ĉefe pri hispana politiko) al la Popola Partio, kvankam malproksime laŭ la konservativaj principoj. Pri kelkaj politikaj aferoj ĝi kritikis la lastan prezidadon de José María Aznar pro la subteno de la milito en Irako.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]