Elek Gegő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elek Gegő
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1805 (1805-03-25)
en Topliţa-Ciuc
Morto 9-an de oktobro 1844 (1844-10-09) (39-jaraĝa)
en Bratislavo
Okupo
Okupo historiistoetnografomonaĥo
vdr

GEGŐ Elek (gegø:) estis hungara franciskano, etnografo, historiisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1835) naskita en Csíktaploca la 25-an de marto 1804 kaj mortinta en Pozsony la 9-an de oktobro 1844.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek Gegő enpaŝis en 1826 la ordenon franciskanan. Li finis teologion en Székesfehérvár, Nagyszombat kaj Pozsony kaj oni ordinis lin pastro en 1829. Li estis pastro en Pozsony kaj Pest. Pro liaj patriotaj oratoraĵoj la eklezia kondukantaro translokigis lin al Szombathely. En 1835 komisie de MTA li iris al ĉangohungaroj de Bukovino kaj Moldavio kaj verkis la libron pri tio titolitan A moldvai magyar telepekről. En 1844 li elpaŝis el la ordeno franciskana kaj iĝis sekulara pastro.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Ünnepi beszédek (Pest, 1832–36);
  • Magyarország története (Pest, 1833–34);
  • Nyelvtudomány (Pest, 1834);
  • A moldvai magyar telepekről (Buda, 1838).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • G. E. (Akad. Évk. 1846. VII.)

Fonto[redakti | redakti fonton]