Elektodistriktoj de Kantono Sankt-Galo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektodistriktoj de la Kantono Sankt-Galo
La malnovaj distriktoj de la Kantono Sankt-Galo ĝis 2002
La malnovaj distriktoj de la Kantono Sankt-Galo ĝis 2002

Ekde la 1-a de januaro 2003, la Kantono Sankt-Galo (Svislando) estas subdividita en 8 elektodistriktojn, kiuj ne konas ĉefurbon aŭ ĉefkomunumon. Antaŭe la kantono havis 14 distriktojn.

Kiel la nomoj diras, la elektodistrikoj havas pure politikan rolon dum la elektoj, sed neniajn administrajn taskojn. La antaŭaj distriktoj en Sankt-Galo ne plu ekzistas. Tio estis rezulto de administra reformo, kies ĉefa celo estis ŝparo de kostoj. Aliflanke ekzemple Werdenberg, Rejnvalo kaj Togenburgo estas historiaj regionoj, kies unueco ankaŭ per geografiaj trajtoj estas substrekita. Pro tio la reformon anticipis vigla politika diskuto kaj kontraŭstaro de parto de la loĝantaro.

La 8 elektodistriktoj de la Kantono Sankt-Galo[redakti | redakti fonton]

Elektodistrikto Loĝantoj
(Dez. 2005)
Areo
en km²
Nombro de
komunumoj
Rejnvalo 62'523 138.37 13
Rorschach 39'395 50.37 9
Sarganslando 35'553 517.92 8
See-Gaster 58'492 246.16 14
Sankt-Galo 113'019 145.54 9
Togenburgo 45'381 488.75 18
Werdenberg 33'414 206.48 6
Wil 67'416 145.29 11
Total (8) 455'193 1938.88 88

Malnovaj distriktoj de la Kantono Sankt-Galo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 2002 la Kantono Sankt-Galo estis subdividita en la sekvantajn distriktojn: Malnov-Togenburgo, Gaster, Gosaŭo, Nov-Togenburgo, Supra Rejnvalo, Supra Togenburgo, Rohrschach, Sankt-Galo, Sarganso, Lago-Distrikto, Malsupra Rejnvalo, Malsupra Togenburgo, Werdenberg kaj Wil.