Elektra rezistivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektra rezistivo (aŭ specifa rezistanco) estas fizika grando kiu kvantigas kiom forte difinita materialo kontraŭas la fluon de elektra kurento. Malalta rezistivo indikas materialon kiu facile permesas la movon de elektra ŝargo. Rezistivo estas kutimee prezentata per la greka litero ρ (rho). La SI-unuo de specifa rezistanco estas omo·metro, kvankam ofte estas uzata la unuo Ω mm²/m .

La reciproko de la elektra rezistivo estas la elektra konduktivo aŭ specifa konduktanco.

La rezistanco de konduktilo kies sekca areo A estas konstanta laŭlonge la tuta longo l, estas kalkulebla per la formulo:

Konduktilo kun sekcio A kaj longo l

kie R estas la elektra rezistanco, ρ la specifa rezistanco, l la longo kaj A la areo de la sekco.

Sekvas ke oni povas determini mezurante la rezistancon de konduktilo kies mezuroj estas konataj:

La sekca areo A de ronda konduktilo (ekzemple drato) kun diametro d estas:

Specifaj rezistancoj de kelkaj metaloj, ofte uzatoj en elektrotekniko[redakti | redakti fonton]

metalo ρ, omo·metro·10−6
Aluminio Al 0,028
Volframo W 0,055
Fero Fe 0,098
Oro Au 0,024
Kupro Cu 0.0172
Plumbo Pb 0,205
Arĝento Ag 0,016

Ĉiu tiuj valoroj validas je la temperaturo t = 20 °C.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]