Elektromagneta indukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri fizika fenomeno. Por matematika principo uzebla por pruvado rigardu la paĝon Matematika indukto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Indukto.

La elektromagneta indukto estas elektromagneta interefiko, dum kiu estiĝas elektra tensio en konduktilo. Ĝia malkovro estas dankebla al Michael Faraday (1831). Oni dividas la fenomenon de la elektromagneta indukto je du grupoj: Moviĝa indukto kaj Trankvila indukto.

Moviĝa indukto[redakti | redakti fonton]

Dum la moviĝa indukto (alinomita ankaŭ elektromova indukto[1]), aŭ la magneta kampo aŭ la konduktilo aŭ ambaŭ moviĝas rilate iunu al la alia. La plej oftemoviĝa formo estas turniĝanta moviĝo (generatora principo), sed aperas ankaŭ elektromagneta indukto per pasanta moviĝo, sed ĝenerale en prezentaj instalaĵoj, eksperimentoj.

Se la induktita tensio estiĝas en linia konduktilo tiel, ke moviĝo de la kondiuktilo estas vertikala je la induktaj linioj, tiam la grandeco de la induktita tensio estas: , kie B : estas magneta indukdenso (Vs/m²), l : estas efika longo de la konduktilo (m), v :estas rapido de la movo (m/s). Se ni movas en la magneta kampo kun indukdenso „B” rulaĵon (bobenon) kun volvonombro „N”, tiam la induktita tensio estas: Okaze de moviĝa indukto, la direkton de la induktita tensio estas difinebla per leĝo de Lenz.

Trankvila indukto[redakti | redakti fonton]

Dum la trankvila indukto moviĝas nek la konduktilo, nek la magneta kampo; tiukaze, la elektromagneta indukto generas la magnetan flukson (produto de indukdenso kaj kovrita surfaco) : Pro tiu formulo, magneta indukdenso „B” estas nomita ankaŭ magneta fluksdenso[2].

Induktita tensio[redakti | redakti fonton]

Oni parolas pri induktita tensio, se en konduktilo -rulaĵo- estiĝas tensio je efiko de elektromagneta indukto. Tiu tensio ne egalas al tensio de la akumulatoroj, baterioj, kiu estas produktata je kemia efiko. Pri la magneta flukso ŝanĝiĝanta dum la tempo, la grando de la tensio, estanta dum trankvila indukto, okaze de unuvolva rulaĵo (konduktilo) egalas al: Se temas pri rulaĵo kun volvonombro "N", tiam:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]