Elektromekaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En inĝenieriko, elektromekaniko[1][2] kombinas elektrajn kaj mekaniĥajn procezojn kaj procedurojn tiritajn de elektrotekniko kaj meĥanika inĝenierado. Elektrotekniko en tiu kunteksto ankaŭ ampleksas elektronikan inĝenierikon.

Aparatoj kiuj aranĝas elektrajn operaciojn por movi partojn estas konataj kiel elektromekanikaj. Strikte parolante, mane funkciigita ŝaltilo estas elektromekanika komponanto, sed la esprimo estas kutime komprenita por rilati al aparatoj kiel ekzemple relajsoj, kiuj permesas tension aŭ fluo kontroli aliajn, izolitajn tensiojn kaj fluojn meĥanike interŝanĝante arojn de kontaktoj, solenoidoj, de kiuj tensio povas funkciigi ligilojn, vibrilojn, kiuj konvertas RK-n al AK per vibraj aroj de kontaktoj, ktp.

Antaŭ la evoluo de moderna elektroniko, elektromekanikaj aparatoj estis amplekse uzataj en komplikaj sistemaj subsistemoj, kiaj elektraj tajpiloj, telepresiloj, tre fruaj televidiloj, kaj la tre fruaj elektromekanikaj ciferecaj komputiloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Course in Electro-mechanics, for Students in Electrical Engineering, 1st Term of 3d Year, Columbia University, Adapted from Prof. F.E. Nipher's "Electricity and Magnetism". De Fitzhugh Townsend. 1901.
  2. The Elements of Electricity, "Part V. Electro-Mechanics." De Wirt Robinson. John Wiley & sons, Incorporated, 1922.

Eksteraj artikoloj[redakti | redakti fonton]