Elektronika industrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laboristoj en fabriko pri elektroniko en Ŝenĵeno, Ĉinio.

La elektronika industrio aperis en la 20-a jarcento kaj nun estas unu el la plej grandaj tutmondaj industrioj. Nuntempa socio uzas ampleksan gamon da elektronikaj aparatoj konstruitaj en aŭtomataj aŭ duonaŭtomataj fabrikoj funkciigitaj de tiu industrio. Tiaj produktoj estas ĉefe muntitaj el metal-oksid-duonkondukilaj (MOS) transistoroj kaj integraj cirkvitoj, tiuj lastaj ĉefe per fotolitografio kaj ofte sur presitaj cirkvitaj tabuloj.

La grando de tiu industrio kaj la uzado de toksaj materialoj, same kiel la malfacilo recikli kondukis al serio de problemoj kun la elektronika rubo. Internacia regularo kaj pormedia juro estis disvolvigitaj kiel klopodoj por fronti tiujn problemojn.

La elektronika industrio konsistas el variaj sektoroj. La centra konduka forto malantaŭ la tuta elektronika industrio estas la industrisektoro produktanta duonkonduktaĵojn,[1] kiu havas ĉiujarajn vendojn de ĉirkaŭ 481 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2018.[2] La plej granda industrisektoro estas la elektronika komerco aŭ retkomerco, kiu generis ĉirkaŭ 29 mil bilionoj da usonaj dolaroj en 2017.[3] La plej amplekse fabrikita elektronika aparato estas la MOSFET transistoro inventita en 1959, kiu estas la "labortirilo" de la elektronika industrio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Annual Semiconductor Sales Increase 21.6 Percent, Top $400 Billion for First Time", Semiconductor Industry Association, 5a de februaro 2018. Kontrolita 11a de oktobro 2019.
  2. "Semiconductors – the Next Wave" (PDF). Arkivigite je 2019-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Deloitte. Aprilo 2019. Akirita la 7an de oktobro 2020.
  3. "Global e-Commerce sales surged to $29 trillion". Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado. 29a de marto 2019. Alirita la 7an de oktobro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]