Elementa edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazlernejanoj, Ĉilio.

La elementa edukado (konata ankaŭ kiel baza edukado, elementa instruado, unuaranga edukadounuaranga instruado) estas tiu kiu certigas akuratan alfabetigon, tio estas, la edukado kiu instruas al legado, skribo, baza kalkulo kaj kelkaj el la kulturaj konceptoj konsiderataj nemalhaveblaj, nomitaj bazaj kaj ŝlosilaj kompetentecoj. La unua termino referencas al la aro de konoj, kapabloj kaj sintenoj taŭgaj por la propra kunteksto; kaj la dua, referencas al la kompetentecoj kiujn ĉiu persono bezonas por sia propra persona disvolvigo, laŭ la Rekomendo de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio de Eŭropo de 18a de decembro 2006 pri la kompetentecoj ŝlosilaj por la permanenta lernado (2006/962/CE). Ties celo estas havigi al studentoj komunan formadon kiu ebligu la disvolvigon de la individuaj kapabloj kaj movlertecoj, de persona ekvilibro; de socia rilato kaj agado per la akiro de la kulturaj bazaj elementoj; de la menciitaj lernaĵoj.

La baza edukado estas la unua de ses jaroj establita kaj strukturita de la edukado kiun oni okazigas ekde la 6a jaro ĝis la 12a jaro, depende de la lando. Antaŭa al tiu oni trovas la etapon konatan kiel Infana Edukado aŭ Antaŭlerneja Edukado.

La diversaj landoj starigas regulojn por atingi, ke la infanaj ricevu sian bazan edukadon. Ĝi estas la unua paŝo por la duaranga kaj supera edukado. En la plej parto de landoj ĝi konstituas devigan eduketapon kaj estas havigita en bazlernejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]