Elizabeta Gabriela de Bavario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeta Gabriela de Bavario
reĝedzino de Belgio
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1876 (1876-07-25)
en Possenhofen
Morto 23-an de novembro 1965 (1965-11-23) (89-jaraĝa)
en Bruselo
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Royal Crypt vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj • dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd
Patro Karl Theodor, Duke in Bavaria vd
Patrino Infanta Maria Josepha, Duchess in Bavaria vd
Gefratoj Princess Marie Gabriele, Princess Rupprecht of Bavaria • Duchess Amalie in Bavaria • Duchess Sophie Adelheid, Countess of Toerring-Jettenbach • Duke Franz Joseph in Bavaria • Duke Ludwig Wilhelm, Duke in Bavaria vd
Edz(in)o Alberto la 1-a vd
Infanoj Leopoldo la 3-aKarolo de Belgio • Queen Marie-José of Italy vd
Parencoj Zita de Bourbon-Parma • Prince Sixtus of Parma • Duarte Nuno, Duke of Braganza • Archduchess Elisabeth Amalie of Austria • Ksavero de Burbono-Parmo • Ĉarlota de Luksemburgo • Felikso de Burbono-Parmo • Maria-Adelheid de LuksemburgoElizabeto de Aŭstrio-Hungario • Maria-Sofio de Bavario • Rudolfo de Habsburg vd
Profesio
Okupo fotisto vd
Aktiva en Soest vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dukino Elizabeta Gabriela de Bavario (germane Elisabeth Gabriele Valérie Marie Herzogin in Bayern, naskiĝis la 25-an de julio 1876 en kastelo Possenhofen, mortis la 23-an de novembro 1965 en Bruselo) estis bavaria princino kaj pli poste belga reĝino. En la jaro 1900 ŝi edziniĝis al heredanto de la belga trono Alberto la 1-a (reĝo ekde la jaro 1909), ŝia filo estis reĝo Leopoldo la 3-a. Dum la unua mondmilito kiel reĝino-edzino ŝi regule vizitis batalfronton, ŝi financis diversajn plibonigojn al soldatoj kaj flegis ilin. Ŝi estis granda ŝatantino kaj subtenantino de arto. Dum la dua mondmilito kiel reĝino-patrino ŝi kondamnis konduton de naziistoj al judoj kaj savis centojn de judaj infanoj. En la jaro 1965 Jad Vaŝem donis al ŝi titolon justulino inter la popoloj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belgium virtual wall of honor. Arkivita el la originalo je 2020-06-23. Alirita 2020-06-21.