Elm GL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elm
Elm
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 55′ 8″ N 9° 10′ 19″ O / 46.91889 °N, 9.17194 °O / 46.91889; 9.17194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 698
Areo 90,73 km²
Alteco 977 m super marnivelo
Poŝtkodo 8767
Mapo de Elm
vdr

Elm estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 698 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Elm estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Elm situas en la supra parto de la valo de la rivero Sernf, alfluanto de Linth. La iama komunumo estas ĉirkaŭata de montoj de la Glarusaj Alpoj kiel Piz Sardona, Hausstock, Vorab kaj Kärpf. Ĉi lasta estas konata pro la tiel nomita Truo de Martino, tra kiu dufoje en la jaro en aŭtuno kaj en printepo brilas la suno al la preĝejo en la vilaĝo. En la sudo de Elm situas la Vorab-Glaĉero.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la komunuma reformo la komunumo Elm limis al en nordo al Matt, en nordoriento al Mels (SG), en oriento al Pfäfers (SG), en orientsudoriento al Flims (GR), en sudoriento al Laax (GR), en sudsudoriento al Ruschein (GR), en sudo al Siat (GR) kaj Pigniu (GR), en sudsudokcidento al Andiast (GR), en sudokcidento al Linthal, en okcidento al Betschwanden, en okcidentnorokcidento al Luchsingen, kaj en nordnordokcidento al Schwanden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la jaro 1969 inter Schwanden kaj Elm ekzistis la tiel nomita Sernfvalo-Fervojo, kiu tiam estis anstataŭigita per aŭtobuslinio. Kabinotelfero kondukas de Elm al Ämpächli.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie Elm estis agrikultura vilaĝo, kiu vivis de la alpopaŝtado. La ĉefa elspezofonto de Elm nuntempe estas la turismo. Elm estas konata skiregiono kaj la hejma komunumo de la konata skiĉampionino Vreni Schneider, kiu gajnis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj trifoje oran medalon dum Vintraj Olimpikoj kaj krome tri mondĉampionajn titoloj en slalomego kaj slalomo. Ŝi hodiaŭ en Elm gvidas ski- kaj neĝtabulolernejon.

Elm estas ankaŭ konata pro sia mineralakvo kaj precipe pro la limonado Elmercitro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Elm datiĝas el la jaro 1344 kiel Elme.[1]

La 11-an de septembro 1881 en Elm okazis terura katastrofo kiam giganta montofalo mortigis 114 homojn kaj detruis 83 domojn. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Elm apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de la esprimo Elm.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Karin Marti-Weissenbach: Elm en la Historia Leksikono de Svislando (2005-11-14)
  2. Aperis en esperanta traduko rakonto pri tiu evento en Svisa Antologio (Jakob Christoph Heer: La rokfalo de Elm)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]