Engloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Engloj
historia etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Engloj[1] estis malnovepoka okcidentĝermana tribo, kiu havis siajn devenajn sidejojn en la 1-a jarcento post Kristo sur teritorio de duoninsulo Jutlando de hodiaŭa Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio kaj sudorienta parto de Danio. Parto de engloj restis en la devenaj sidejoj, parto kontribuis al kreo de triba ligo de durinkoj, sed la plej signifaj fariĝis tiuj engloj, kiuj komune kun saksoj kaj pluaj okcidentĝermanaj triboj entreprenis al Britaj insuloj, subjugis la enlandan keltan loĝantaron kaj kreis en la 6-a kaj la 7-a jarcentoj la unuajn ŝtatajn formaciojn Mercian, Novan Umbrion kaj Orientan Anglion. Komence de la 9-a jarcento la engloj alianciĝis kun la saksoj por krei unuiĝintan ŝtaton, por kiu ili ekuzis la nomon Anglio (angle England) kaj sin mem anglosaksoj.

Komparu kun[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ PIV