Ennetbürgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ennetbürgen
Blazono de Ennetbürgen
Ennetbürgen
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 674194 / 204169 (mapo)46.9844444444448.4138888888889Koordinatoj: 46° 59′ N, 8° 25′ O; CH1903: 674194 / 204169 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4268
Areo 17,70 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 6373
Komunumkodo 1505
Mapo de Ennetbürgen
vdr

Ennetbürgen estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 4 268 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ennetbürgen situas ĉe la okcidenta bordo de la Kvarkantona Lago kaj la suda flanko de la monto Bürgenstock. La sudan limon de la komunumo formas la rivero Engelberger Aa. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kulmino de Bürgenstock sur alteco de 1127,8 m s.m., dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 433 m s.m. ĉe la bordo de la lago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ennetbürgen limas en nordo, norde de Bürgenstock, al la eksklavo Undermatt, kiu apartenas al la urbo Lucerno, aliflanke de la Kvarkantona Lago en nordoriento al Weggis (LU) kaj Vitznau (LU), en oriento ankaŭ aliflanke de la lago al Gersau (SZ), en sudo al Buochs, en sudokcidento al Stans kaj en okcidento al Stansstad.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ennetbürgen estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Beckenried al Stans kaj ankaŭ per la ŝipoj sur la Kvarkantona Lago. En la flotebenaĵo de la rivero Engelberger Aa inter Buochs situas la armea kaj industria Flughaveno Buochs (ICAO-Kodo: LSZC). La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 estas Stans-Sudo en distanco de 2,5 km sudokcidente kaj Buochs en distanco de 2,5 km sudoriente de la vilaĝocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ennetbürgen datiĝas el la jaro 1190 kiel Burgin. Dum mezepoko nur la montaj terasoj sub Bürgenstock estis loĝataj. Tio ŝanĝiĝis per la korekto de la rivero Engelberger Aa en la 16-a jarcento, kio ebligis loĝadon sur la flotebenaĵo de la rivero.

La politika komunumo estis fondita kiel tiel nomita distriktkomunumo en la jaro 1850 surbaze de la nova federacia konstitucio de Svislando. Ĝis tiam la membroj de la civitana kooperativo Bürgen administris kaj regis la komunumon. La personoj, kiuj ne apartenis al la kooperativo estis ĝis tiam sen politikaj kaj civitanaj rajtoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]