Entertainment Weekly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Entertainment Weekly
Emblemo de Entertainment Weekly

Entertainment Weekly, kelkfoje referencata kiel EW, estas usona magazino publikigita de la firmao Time Warner. Tiu periodaĵo rilatas al filmoj, televido, muziko, Broadway-teatraĵoj, libroj kaj populara kulturo. Male de aliaj magazinoj kiel US Weekly, People Magazine, kaj In Touch Weekly, Entertainment Weekly ne precipe koncentriĝas pri la vivoj de steluloj kaj famuloj.