Ergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la mezura sistemo de CGS, ergo estas unuo de mezurado de energio kaj laboro. Ĝi estas nun preskaŭ ne uzata. La nomo de la unuo devenas el la Greka vorto ergon, kiu signifas laboro. Unu ergo estas difinata kiel:

1 erg = 1 dyn * 1 cm = 1 g·cm2/s2.

1 ergo = 10−7 J = 100 nJ = 624.15 GeV = 6.2415 ×1011 eV.

1 ergo egalas pli-malpli la energio de unu moskito flug-frapanta kontraŭ fenestro.