Ergolz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ergolz
rivero
Bazaj informoj
Longeco ĉirkaŭ 40 km
Akvokolekta areo 261 km²
Averaĝa trafluo 5,63 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 930 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 260 m
Geografio
Alfluantoj Frenke kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

Ergolz estas rivero en la oriento de Kantono Bazelo Kampara.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rivero Ergolz fontas ĉe la monto Geissflue en la Ĵurasa Montaro sur alteco de 930 m s.m.. Ĝi fluas suden tra la distriktoj Sissach kaj Liestal kaj post proksimue 40 km alfluas en Augst al la Rejno. La koordinatoj de la fonto estas 47° 25′ 13″ N 7° 57′ 24″ O / 47.42028 °N, 7.95667 °O / 47.42028; 7.95667 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 13″ N 7° 57′ 24″ O / 47.42028 °N, 7.95667 °O / 47.42028; 7.95667 (mapo).

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa alfluanto de Ergolz estas la rivero Frenke, kiu konsistas el du brakoj, nomitaj Antaŭa Frenke (germane Vordere Frenke) kaj Malanataŭa Frenke (germane Hintere Frenke). Aliaj alfluantoj estas Orisbach, Eibach, Homburgerbach, Diegterbach, Röserenbach kaj Violenbach.

Talweiher[redakti | redakti fonton]

En la nordo de Anwil Ergolz fluas tra la lageto Talweiher, kiu estas bela naturprotektejo.

Komunumoj laŭlonge de Ergolz[redakti | redakti fonton]

Fonto de Ergolz en Oltingen

La fonto de Ergolz situas en Oltingen en la distrikto Sissach. Tiam ĝi fluas norden tra Anwil, kie ĝis turniĝas nordokcidenten, trafluas nun Rothenfluh, tiam fluas okcidenten tra Ormalingen kaj Gelterkinden, kie alfluas Eibach, plue tra Böckten, Sissach kaj Itingen. En Lausen ĝi atingas la distrikton Liestal. Nun ĝi fluas nordokcidenten tra Liestal kaj tiam norden tra Füllinsdorf. Tiam ĝi formas la limon inter Augst kaj Pratteln por fine sur la teritorio de Augst alflui al Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rivero servis por la romia urbo Augusta Raurica kiel trinkakvoliveranto. Por tiu celo oni konstruis akvedukton, kiu komenciĝis supre de la hodiaŭa urbo Liestal. Restaĵoj de la akvedukto ankoraŭ hodiaŭ videblas.

En la 19-a kaj 20-a jarcento pro la kresko de la loĝantaro kaj la industriiĝo la malpureco de la akvo fariĝis pli kaj pli grava problemo. Ek de la 1960-aj jaroj oni reagis al tiu-ĉi mediproblemo per la konstruo de pluraj akvopurigstacioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]