Erzsi B. Marton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsi B. Marton
Persona informo
Naskonomo Marton Erzsébet Eszter Etelka
Naskiĝo la  2-an de majo 1885(nun 1885-05-02)
en Hungario Újfehértó (Hungario)
Morto la 20-an de aŭgusto 1925
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsi B. Marton [erĵi bE], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo B. Marton Erzsi estis hungara aktoro. Ŝia familia nomvarianto estis Marthon, ŝia edzo estis Kálmán Balla (la majusklo B estas komenca litero de Balla).

Erzsébet Marton [1] naskiĝis la 2-an de majo 1885 (laŭ alia informo en januaro) en Újfehértó, ŝi mortis la 20-an de aŭgusto 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsi B. Marton akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1909. Ŝi debutis en Pozsony, poste ŝi apartenis al aliaj provincaj trupoj. En 1912 ŝi edziniĝis, sed en 1921 eksedziniĝis. Inter 1912-1916 ŝi apartenis al trupo de sia edzo, poste al Teatro Magyar. En 1918 ŝi ricevis rolojn en kabaredo, en la sekva jaro en la Gaja Teatro. En 1920 ŝi ricevis filmajn rolojn en Berlino, sed granda sukceso ne alvenis. Ŝi ne ricevis rolojn, fine ŝi mortigis sin.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Andor Villányi: Királynőm, meghalok érted!... (dramo, 1916)

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A csúnya fiú (1917) – edzino de la bankisto
  • Az ördög (1918) – Jolán
  • Farsangi mámor (1921) – Mary

Fontoj[redakti | redakti fonton]