Erzsébet Krüzselyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Krüzselyi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1875 (1875-03-21)
en Sighetu Marmației
Morto 15-an de oktobro 1953 (1953-10-15) (78-jaraĝa)
en Viile Satu Mare
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Bálint Krüzselyi vd
Profesio
Alia nomo Viski Böske vd
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KRÜZSELYI Erzsébet (kruĵeji) estis hungara poetino naskita en Máramarossziget la 21-an de marto 1875 kaj morinta en Viile Satu Mare la 15-an de oktobro 1953.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Krüzselyi estis 8-jara, kiam ŝi perdis sian aŭdkapablon kaj poste malboniĝis ankaŭ ŝia vidkapablo. Ŝia patro Bálint Krüzselyi, profesoro de jurakademio, direktis ŝiajn studojn kaj li enkondukis ŝin la literaturon. Ŝiaj unuaj publikaĵoj aperis sub pseŭdnimo Viski Böske. Ŝiaj unuaj poemoj montras la influon de Mihály Tompa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Versek (poemoj) (Máramarossziget, 1897);
  • Újabb versek (novaj poemoj) (Máramarossziget, 1902);
  • Örök csendben (Máramarossziget, 1907);
  • Csendország dalai (Bp., 1913);
  • Hangtalan lírán (Máramarossziget, 1924);
  • Örök csenddel ködön át (Bp., 1928).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Romániai magyar irodalmi lexikon