Esperanta Civito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanta Civito
flago
mikronacio
Komenco 10-a de aŭgusto 1998 vd
Moto E pluribus ultra
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr

Esperanta Civito (latine Civitas esperantica) estas neteritoria grupo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo[1], kiu strebas esti subjekto de internacia juro[2], havante siajn Konstitucian Ĉarton (ekzistanta en pluraj lingvoj[3]) kaj plurajn leĝojn por plenumi suverenajn funkciojn[4], proklamita en La Chaux-de-Fonds, Svislando, la 10-an de aŭgusto 1998. La tri karakterizoj de la Esperanta Civito estas federismo, homaj rajtoj kaj ius sermonis[5].

Organizado[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el dudekkelko da establoj kiuj subskribis "pakton" por la Esperanta Civito. En la dokumentaro de la Esperanta Civito ne ekzistas unu sola difino pri kio estas la Civito, ĉar tiuj difinoj estas multaj, depende kiun aspekton de la Civito oni proparolas. La Esperanta Civito ne estas ŝtato, movado kaj ne havas ideologion[6]. Ĝi ne estas asocio sed komunumo de konantoj de Esperanto.

Celaro[redakti | redakti fonton]

La Esperanta Civito celas formi la kernon de novtipa Esperanto-organizaĵo kun "transnacia kulturo" kies precipa celo estas reprezenti la esperantistojn kiuj sentas ke ili apartenas al senŝtata diaspora lingva grupo. En ĝi Esperanto estas konsiderata kiel identigilo (agnosko en 1996[3]) kaj kultura perilo (agnosko en 1993[3]). Laŭ la franca socilingvisto Philippe Blanchet la tri trajtoj necesaj al funkcianta identiĝo al lingva kaj kultura grupo[7] (ekz. Esperanta Civito aŭ Esperantujo) estas

  • unue, ke la individuo sentas ke li apartenas al la Esperanta Civito (aŭ difinas sin kiel esperantianoj)
  • due, ke tiuj kiuj jam apartenas al tiu grupo de esperantianoj (aŭ esperantistoj) agnoskas ke la novalventinta individuo apartenas al tiu grupo de esperantianoj (aŭ esperantistoj)
  • trie, ke tiuj kiuj ne estas esperantianoj (aŭ esperantistoj) kaj agnoskas ke ekzistas esperantianoj (aŭ esperantistoj) kaj ke tiu antaŭmenciita individuo apartenas al tiu grupo de esperantianoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Civito publikigas la revuojn Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, okazigas kursojn en Kultura Centro Esperantista (KCE), okazigas Afrikajn Esperantologiajn Semajnojn, lingvotestadon ktp. Ĝi disponas ankaŭ pri domoj (i.a. naturamika domo en Malago) kiuj utilas al ĝiaj aktivecoj kaj havas sian retan informagentejon HeKo[8].

La Esperanta Civito ankaŭ prezentas sin pere de la komiksa albumo Esperantio vivas, desegnita de Tihomir Lovriĉ kaj kiu aperis en 2021.

Pakto kaj Ĉarto[redakti | redakti fonton]

Pakto por la Civito[redakti | redakti fonton]

La “Komunumo de Esperanto-Civitanoj” (“Esperanta civito”) povas esti rigardata kiel provo instituciigi la Esperantan diasporon. La Pakto por la Civito estis subskribita en Svislando en 1998. Por peti la Esperantan civitanecon, necesas nur paroli la lingvon kaj plenigi la aliĝilon por la registriĝa institucio. Ne estas membrokotizo aŭ pagenda imposto.

Konstitucia Ĉarto[redakti | redakti fonton]

La fundamentaj normoj de la Esperanta Civito estas menciitaj en la Konstitucia Ĉarto adoptita en 2001 kaj baziĝas sur la Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948). La Esperanta civito havas federacian strukturon, havas forumon kaj senaton, kiuj formas la parlamenton. Ĝi estas prezidata de konsulo kaj celas esti submetita al internacia juro. La Civito havas plurajn Esperanto-establaĵojn, kiuj subskribis la pakton en sia retejo.

Institucioj kaj simboloj de la Civito[redakti | redakti fonton]

La Civito enhavas multajn trajtojn kaj instituciojn, simile al tiuj, kiuj kutime apartenas al ŝtato, krom lando kaj armeo.

  • Flago kaj himno (la tradiciaj esperantaj)
  • Parlamento[9]
  • Konstitucio[10]
  • Juĝejo[11]
  • Banko[12], kun la celo progresigi la Esperanto-popolon en la sektoroj financa, konstrua kaj sociala[13].
  • Lingva komitato[14]
  • Censado
  • Valuto[15]
  • Moto: E pluribus ultra
  • Oficialaj festotagoj:
    • la 14-a de aprilo, Memortago de ĉiuj Pioniroj
    • la 2-a de junio, Tago de la Esperanta Lingvo
    • la 10-a de aŭgusto, Tago de la Esperanta Civito;
    • la 15-a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1961 kaj 1962 ekzistis kooperativa projekto de vilaĝo en Anglio, sub la nomo Esperanto-Civito[3].

La Pakto por la Esperanta Civito estis lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando) en 1998, fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito. Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sabioneto (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. Unuaj elektoj de la Senato (15-a de decembro, 2001). Konkuras du listoj, la Blanka, kun ĉefkandidatoj Vinko Oŝlak kaj Nelly Holevitch, kaj la Verda, kun ĉefkandidatoj Walter Żelazny kaj Ljubomir Trifonĉovski.

La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj". La simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito".

Censado[redakti | redakti fonton]

La membreco en la Civito, kiun ĝi nomas civitaneco, estas senpaga kaj dumviva, krom se alie decidas la juĝejo. Ĉiun kvinan jaron, la Civito faras censadon por eltrovi, kiom da membroj/civitanoj estas. La unua oficiala censado okazis en 2006 kaj trovis, ke 30% de la membroj estis virinoj kaj 70% loĝis en Eŭropo.[16] En 2010, ĝi deklaris ke, se la ĝistiama kresko daŭrus, "la Esperanta Civito preterpasos Universalan Esperanto-Asocion laŭ nombro de individuoj."[17] En 2019, ĝi havis 459 membrojn.[18] La censado en 2019 eltrovis ke 29.56% estis virinoj, 41 (8.9%) estis sub la aĝo de 35 kaj 8.54% ricevis la civitanecon pro familiano.[19] 53% loĝas en Eŭropo, 34% loĝas en Afriko kaj nur 8% loĝas en aliaj kontinentoj, kiel Azio kaj Ameriko.[18]

Civitanaro
Jaro 2006[16] 2011[20] 2016[21] 2019[18]
Civitanoj 275 401 433 459

Rezultoj por la Senato[redakti | redakti fonton]

Rezultoj por la Senato laŭ voĉdonoj
Listoj 2001[22] 2006[23] 2011[24] 2016[25] 2019[26]
Verda (70%) 108 (66.25%) 130 (73.44%) 103 (72.54%) 114 (70.80%)
Blanka (30%) 30 (18.40%) 24 (13.55%) 39 (27.46%) 47 (29.20%)
Ruĝa - 15 (9.20%) 23 (12.99%) - -
Entute ? 159 177 142 161

Ĉiujn kvin jarojn, okazas voĉdonado por la Senato de la Civito. Laŭ la konstitucio de la Civito, la plej granda listo gajnas pliajn seĝojn. En 2006, 2011 kaj 2016 la premio estis 6 pliaj seĝoj, sed en 2019 ĝi estis 2 pliaj seĝoj.[27] Ekzemple, en 2016, la Verda Listo gajnis 9 seĝojn pro la voĉdonoj kaj 6 seĝoj ĉar ĝi estis la plej granda listo.

Rezultoj por la Senato laŭ seĝoj
Listoj 2001[22] 2006[23] 2011[24] 2016[25] 2019[26]
Verda 15 16 15 15 14
Blanka 4 2 2 4 5
Ruĝa - 1 2 - -
Entute 19 19 19 19 19

Aliĝo kaj malaliĝo de la Civito[redakti | redakti fonton]

Kerna decido por aliĝi al la Esperanta Civito estas 'percepti sin kiel membron de la diaspora lingva minoritato pro memelekto'[28].

Pago por eliri[redakti | redakti fonton]

Aliĝo al la Civito estas senpaga, sed ĝi ne akceptas ĉiujn kandidatojn. Laŭ sia retejo, ĝi celas altan kvaliton da membroj anstataŭ alta kvanto kaj nomas la civitanecon kiel "kvazaŭ privilegio".[29] Kvankam ĝi ne anoncis kiel ĝi juĝas la kvaliton de la kandidatoj, ĝi deklaris ke "Al la selektado kontribuas la konstanta monitorado pri la opinioj esprimataj prese aŭ rete."[29]

Laŭ siaj reguloj, eliro de la Civito "eblas nur post verdikto de la Kortumo."[30] Por eliri, oni devas pagi administrajn kostojn; la kostoj estas dividitaj en kvar kategorioj depende de la loĝlando. La kosto estu pagata per la Civita valuto, la speso, kies valoro estis altigita en 2012 de 80 al 90 svisaj frankoj (ĉirkaŭ 85 €).[31] La kosto de eliro por individuoj estas inter 0.125 kaj 1 speso (11.25 kaj 90 svisaj frankoj), kaj por asocioj, la kosto estas inter 1 kaj 8 spesoj (90 kaj 720 svisaj frankoj).[32]

Asocioj aliĝis kaj malaliĝis[redakti | redakti fonton]

En 2006, la Civito anoncis[33] la aliĝon de la Meksika Esperanto-Federacio. Tio estis surprizo por meksikaj esperantistoj[34] kaj dum la Meksika Esperanto-Kongreso en 2008, la asocio anoncis: "Konstatinte ke ne ekzistas pruvoj pri la supozata aliĝo de MEF al la Pakto de la Esperanta Civito la asembleo voĉdonis kaj decidis distanciĝi el tiu organizo kaj konsideri sin neniam aliĝinta."[35] La Civito malagnoskis la kongreson kaj deklaris ke "antiraŭmistoj plurfoje ĉikanis MEFon . . . kvazaŭ CIA en la Ĉilio de Allende."[36]

En 2009, la landa asocio de UEA en Kameruno, Association Espérantiste Camerounaise, aliĝis al la Civito, sed rapide malaliĝis.[37] En 2002, la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo aliĝis al la Civito, sed en 2010, decidis eliri ĝin. La Kortumo informis la asocion ke ĝi devas pagi 640 svisajn frankojn aŭ 512 eŭrojn por eliri.[38]

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La Civito nete distingas inter homoj laŭ tiuj por internaj taskoj kaj tiuj por publikaj rilatoj, kiuj bezonas scipovi diplomatian lingvon pli ol Esperanto mem. Kerna rimedo por la prizorgo de la eksteraj rilatoj kun la subjektoj de internacia juro kaj gravaj internaciaj organizoj estas la tiel nomataj de la Civito "legacioj" (en Bruselo kaj Budapeŝto)[39].

En ĝiaj eksteraj rilatoj La Civito celas prestiĝon ĉe eksteraj institucioj: PEN-klubo Internacia, naturamikoj (NFI), Asocio de Lingvaj testistoj en Eŭropo (ALTE), Internacia Konsilio de Virinoj, pacistoj (Internacia Civila Servo - SCI)[40], indiĝenoj (Dialogo, Meksiko), Slava Unio, INALI, Nacioj kaj Popoloj Sen Ŝtatoj (UNPO), ERA kaj aliaj entoj[41].

Rilatoj kun UEA[redakti | redakti fonton]

Komplete mankas rilatoj inter UEA kaj la Esperanta Civito, kiu tamen havas sporadajn rilatojn kun ties junulara sekcio (TEJO). Ĝi nomis Universalan Esperanto-Asocion "la ŝajne bankrotonta Asocio" kaj komparas ĝin al la fifama ŝipo Titanic[42]. Ĝi diris ke "Katastrofa bankroto ŝajnas evitebla nur per la malfondo de UEA mem"[43] kaj ke "Strategie, ĝi jam bankrotis"[44]. Laŭ Silfer: "UEA ŝajnas kronika malsanulo pretervivebla (ĉu pretervivinda?) kiel maljunulo en sanatorio, dum la Esperanta Civito aspektas kiel gracila adoleskanto kiu povus fariĝi fortika plenkreskulo"[45].

Rilatoj kun TEJO[redakti | redakti fonton]

En 2019, la Civito diskutis kun la estraro de TEJO pri la eblo, ke ĉiuj membroj de la Civito malpli ol 35 jarojn aĝaj iĝu aŭtomate membroj de TEJO.[46] Tio estigis diskuton en la komitato de TEJO kaj iuj komitatanoj parolis kontraŭ la propono. Unu komitatano nomis la Civiton "tute stranga kaj ridinda . . . imaga ŝtato".[47] Dum la komitata kunsido, la komitato voĉdonis por ke la estraro informu antaŭ ol kunlabori kun la Civito.[48] La Civito raportis tion kiel "TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito",[49] kiun la blogo Teo kaj Libroj nomis "pli-malpli mensogo."[50] La membroj de la Civito voĉdonis per granda plimulto kontraŭ la propono, sed la Civito anoncis ke tiu estis "nur enketaj, tio estas sen devontigo por la leĝodona kaj ekzekutiva povoj".[51]

En Februaro 2020, la Civito kandidatiĝis por gasti la Internacian Junularan Kongreson de 2021 en Ĉaŭdefono, Svislando.[52] La propono enhavas fortan kritikon kaj mokadon kontraŭ alia teamo kiu retiris sian kandidatiĝon por IJK.[53] La propono estis polemika kaj iuj komitatanoj de TEJO esprimis dubon kaj malkonsenton pri la propono.[54] La Civito respondis al tio per: "Du TEJO-komitatanoj insulte deliris kontraŭ IJK en Svislando."[55] La propono rimarkis, ke la aliaj kandidataj landoj suferis pro la kronviruso[56] sed silentis kiam la malsano atingis Svislandon. Ĝi fanfaronis ke la leĝoj en Svislando por protekti samseksemulojn estas pli bonaj ol tiuj en la landoj de la aliaj kandidatoj.[57] Sed la propono malsukcesis kaj la estraro de TEJO elektis Sud-Koreion.[58]

Rilatoj kun Libera Folio[redakti | redakti fonton]

La Civito havas tiom malaltan opinion de Libera Folio ke ĝi eĉ rifuzas uzi ties nomon, anstataŭe ĝi nomas ĝin "skandalisma retgazeto" aŭ "nordeŭropa skandalgazeto" kaj la redaktoro Kalle Kniivilä "eksa spiono".[59] Libera Folio raportis en 2005 pri la fondo kaj de Feminisma Esperanto-Movado kaj ke iuj membroj malkonsentis pri la decido aliĝi al la Civito.[60] Pro tio, la Civito deklaris ke Kalle Kniivilä estas "persona non grata".[61][62]

La demisio de konsulino[redakti | redakti fonton]

En decembro 2016, Chamberline Nguefack estis elektita kiel konsulo (prezidanto) de la Civito[63]. Sed la 3-an de aŭgusto 2017, ŝi demisiis ĉar "kun hororo" ŝi malkovris ke "mi estis senskonscie kunkulpulo de kaŝita celo de la Civito."[64] En artikolo por La Ondo de Esperanto, ŝi klarigis ke ŝi maltrankviliĝis kiam ŝi aŭdis Giorgio Silfer kaj Marie Conde Rey paroli pri la morto de UEA kvazaŭ ĝi estis ilia celo. "Mi ektimis pri la laboroj de tiu grupo: ĉu oni uzas min por celoj kaŝitaj de mi?" Ŝi daŭrigis: "verŝajne, Silfer revas regi la mondon esperantistan"[64]

Laŭ ŝi, ŝi provis labori kontraŭ tiu sinteno kaj por pli bonaj rilatoj kun UEA kaj aliaj esperantaj organizaĵoj. Sed ŝi diris ke ŝi malsukcesis. "Kiom naiva mi estis! Pensi, ke la regema Silfer, kiu ĉiam ĉion kontrolas en la Civito – verkas mem la revuon, la amendoproponojn, la rezoluciojn – lasus sian aferon en la manojn de iu alia?"[64]

Ŝia demisio ne estis akceptita kaj la Civito eĉ ne raportis pri ĝi. Nur aperis mallonga anonco pri iu “foresto” sen iu informo.[65] Responde al tiu, Nguefack diris: "Giorgio pensas, ke li povas ĉion kontroli, ke li regas homojn, ke li povas perforte devigi ĉiujn – precipe afrikanojn – agi tiel, kiel li volas. Tial li ne aperigis en HeKo mian demision. Li aperigas nur tion, kio glorigas la Civiton"[66]

HeKo neniam raportis pri ŝia demisio aŭ publikigis ŝian demisian leteron, kaj post la demisio aperis kelkaj artikoloj, kiuj kritikis ŝin.[67][68] [69] En novembro, HeKo raportis ke ŝi estis survoje al eksigo pro "misuzo de povoj kaj eventuale privata intereso en oficaj agoj".[70][71] Je la 27-a de decembro 2017, la Senato de la Civito, debatis kaj denuncis Nguefack, kaj voĉdonis por imputi ŝin[72]. Silfer diris ke ŝia agado "malfortigas la konfidon al afrikanoj kaj virinoj".[72] La raporto de HeKo substrekis ke iuj afrikanoj kaj virinoj voĉdonis kontraŭ Nguefack[72], malgraŭ ke la plimulto de la senatanoj kontraŭ ŝi estis nek virinoj nek afrikanoj. Nur tiam, la demisio estis akceptita.

Komitato Armand Su[redakti | redakti fonton]

Armand SU suferis senkulpe en prizono de Ĉinio. Tial la Komitato Armand Su kiu funkcias kiel speco de "Amnestio esperantia" komencis en 2002 labori kadre de la Esperanta Civito por klopodi helpi, morale kaj praktike ĉiujn samlingvanojn kies persona libereco estas iel limigita. Inter la plej famaj estis V. Bujak, unu el la plej elstaraj majstroj de orientaj batalartoj en Sovetunio kaj estas Billy Waldon, foje nomata Sekvojo (en la ĉeroka: N.I. Sequoyah)[73] kiu ankaŭ rolis en la filmo La pelle (La haŭto) de Liliana Cavani, reĝisorino ankaŭ interalie de La nokta pordisto[74]. Cetere, la brazila kriminologo kaj esperantisto César Barros Leal aŭtoris libron kies esperanto-eldono titolas "Enprizonigo - krepusko de erao"[75].

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. Robert Nielsen forte kritikis ĝin en sia blogo Teo kaj Libroj, kaj nomis ĝin "sensencaĵo". Li kritikis la influon de Giorgio Silfer, eraroj en la raportado de HeKo, la devon pagi por eliri, la sinteno kontraŭ UEA kaj Libera Folio kaj nomis la Civiton "ŝajn-ŝtato".[50]

En la du jaroj antaŭ la Projekto de Konstitucia Ĉarto kaj fondo de la Civito, la verkisto Jorge Camacho kolektis diversajn kritikojn pri la Civito en sia verko La liturgio de l' foiro. Jouko Lindstedt tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj por priskribi la Esperantan Civiton: "la rondeto de Giorgio Silfer", "la Polpo" kaj "la Vespejo".

En Rusia Esperanto-Gazeto aperis komento rilate al diversspecaj esperantistoj, nome esperantlingvanoj -- homoj, kiuj scipovas Esperanton, uzas ĝin por ajnaj celoj, sed ne estas parto (almenaŭ "aktiva" parto) de la tielnomata 'Esperanto-movado' kaj esperantianoj -- homoj kiuj estas parto de Esperantio kvazaŭ kiel popolo kaj kiuj multe scias pri la historio kaj kulturo de Esperanto ktp. Ne ĉiuj kiuj lernas la lingvon interesiĝas pri etnografio de artefaritaj popoloj. Se iam venus fina venko por Esperanto estos kiam forte kreskos la nombron de ĝiaj uzantoj kiam tiu lingvo taŭgos por esti uzata por ĉiu kaj ĉio, ne ĉefe por filozofio, kulturo, kantado, ktp[76].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo, it) Alessio Giordano, Pri la esperanta popolo, Treccani, la 31-an de oktobro 2020.
  2. Rimarko : La leĝa termino 'persono' ne estas sinonimo por homa estaĵo, sed anstataŭe referas al ento kun kapableco posedi leĝajn rajtojn. Ankaŭ Eŭropa Unio estas senteritoria subjekto de internacia juro. Iuj spertuloj en internacia juro ne ekskludas ke eblus iam doni juran personecon al la naturo, al ekzemple malnova kvincentjaraĝa arbo aŭ al iuj bestoj (-> (angla) vikipedia artikolo 'non human rights project').
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (eo) Konversacio kun Michael Vrazitulis, Heroldo de Esperanto, paĝo 3, n-ro 5 (2320)n, majo 2021.
  4. https://www.esperantio.net/index.php?id=15
  5. (eo) Pli kaj pli junas la Kapitulo, per nova vickonsulo, HeKo n-ro 828 5-C, la 20-an de decembro 2023
  6. (eo) Walter Zelazny, Nediŝirebla unueco de kontraŭdiraj ideoj, Literatura Foiro, p.339, n-ro 308, decembro 2020.
  7. (fr) Philippe Blanchet, Interkulturaj rilatoj kaj sento de aparteno al grupo, YouTube, la 10-an de aprilo 2017.
  8. (eo) Carlo Minnaja, Ranoj, civitanoj kaj samideanoj, Academia.edu,
  9. Parlamento: Senato kaj Forumo
  10. Konstitucio
  11. Kortumo de la Esperanta Civito
  12. Civita Banko
  13. (eo) Preparata direktivo pri nemoveblaĵoj, HeKo, 760 5-C, la 13-an de aprilo 2021.
  14. Lingva Komitato
  15. La speso estos oficiala referenco - [HeKo 459 9-C, 9 nov 10]
  16. 16,0 16,1 Civita censotago 2006 - [HeKo 316 8-C, 30 nov 06]
  17. Statistika evoluo premias la Civiton - [HeKo 454 4-A, 14 sep 10]
  18. 18,0 18,1 18,2 Kontentiga kresko de la Civitanaro dum tri jaroj - [HeKo 722 5-C, 30 nov 19]
  19. Statistika spikumo pri la Civitanaro 2019 - [HeKo 722 9-C, 4 dec 19]
  20. La Civitanaro kreskis je 46% - [HeKo 495 4-C, 1 dec 11]
  21. La Civitanaro kreskis je preskaŭ dek procentoj - [HeKo 625 1-C, 1 dec 16]
  22. 22,0 22,1 Kroniko de la fenomeno - esperantio.net
  23. 23,0 23,1 Elektita la nova Senato - [HeKo 318 6-C: 19 dec 06]
  24. 24,0 24,1 Rezulto de la skrutinio por la Senato - [HeKo 497 1-C, 17 dec 11]
  25. 25,0 25,1 Rezulto de la skrutinio por la Senato 2017-21 - [HeKo 627 5-C, 19 dec 16]
  26. 26,0 26,1 Rezulto de la skrutinio por la Senato 2020-24 - [HeKo 724 3-C, 19 dec 19]
  27. https://www.esperantio.net/index.php?id=15#chIIIart17
  28. Pri ne rimarkita TEJO-rezolucio, HeKo 466 9-A, la 8-an de januaro 2011.
  29. 29,0 29,1 La civitaneco estus kvazaŭ privilegio
  30. Kortumo de la Esperanta Civito
  31. Nova valoro de la speso - [HeKo 478 6-C, 22 apr 11]
  32. Administraj kostoj de la Kortumo - [HeKo 471 5-C, 24 feb 11]
  33. La Forumo konstatas la kreskon de la Civito - [HeKo 307 2-C, 22 jul 06]
  34. Aligo al la Civito surprizis meksikanojn - Libera Folio 5a de aŭgusto 2006
  35. La Civito perdis Meksikon - Libera Folio 07a de majo 2008
  36. Kongreso malagnoskita en Meksiko - [HeKo 348 8-B, 27 mar 08]
  37. La Civito gajnis kaj perdis Kamerunon - Libera Folio 11a de aŭgusto 2009
  38. Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj - Libera Folio 28a de februaro 2011
  39. Propono de direktivo pri eksteraj rilatoj, HeKo 85 3-C, la 22-an de marto 2009
  40. Kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo, HeKo 678 3-C, la 27-an de aprilo 2018
  41. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Espeanto 125", p. 3, Heroldo de Esperanto, nro 7 (2286), julio 2018.
  42. Flose, drive, sinke... sur la verda maro [HeKo 716 2-A, 11 aŭg 19]
  43. UEA perdis 400.000 eŭrojn dum tri lastaj jaroj (HeKo 713 4-A, 9 jul 19)
  44. UEA malkreskas, la Civito kreskas: du fenomenoj en rilato? [HeKo 688 1-A, 13 aŭg 18]
  45. UEA akumulas deficitojn; ĉu la Civito profitojn? - [HeKo 711 9-A, 14 jun 19]
  46. La Kapitulo renkontis la Estraron de TEJO [HeKo 715 3-C, 31 jul 19]
  47. Ĉu TEJO laboros kun la Esperanta Civito? TEJO-komitato retlisto
  48. TEJO decidis ne publikigi la membronombron Libera Folio 3a januaro 2020
  49. TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito [HeKo 725 5-C, 1 jan 20]
  50. 50,0 50,1 La Esperanta Civito estas sensencaĵo - Teo kaj Libroj 27a de januaro 2020
  51. La rekta demokratio donas surprizan rezulton [HeKo 718 8-B, 28 sep 19]
  52. La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si - Libera Folio 2a de februaro 2020
  53. Britio ne gastigos IJKon 2021, Svislando pretas - [HeKo 726 7-B, 1 feb 20]
  54. Kandidatoj de IJK 2021 - TEJO-Komitato retlisto
  55. Svislando pretas por gastigi TEJO-kongreson - [HeKo 727 8-B, 19 feb 20]
  56. Virusproblemoj en kandidataj IJK-landoj - [HeKo 728 1-A, 22 feb 20]
  57. Svislando aligas homofobion al rasismaj deliktoj - [HeKo 728 2-E, 23 feb 20]
  58. Rezulto de la alvoko Kandidatiĝu por IJK 2021 - TEJO-komitato retlisto 8a marto 2020
  59. Eksa spiono ĉefredaktos nordan retgazeton [HeKo 724 8-A, 25 dec 19]
  60. Feminisma iniciato kaperita de la Civito Libera Folio 3a oktobro 2005
  61. La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion - Libera Folio 24a novembro 2005
  62. Merdo anstataŭ kugloj - Libera Folio 12a oktobro 2005
  63. Rezulto de la skrutinio por la Senato 2017-21
  64. 64,0 64,1 64,2 Demisiis la konsulino de la Esperanta Civito
  65. La Konsulo en foresto ekde morgaŭ
  66. Chamberline Nguefack demisiis, sed HeKo silentas
  67. La blanka opozicio plendas pri la Konsulino
  68. La Konsulino kolizias kun la opozicio
  69. Forumanoj interpelacias la Konsulinon
  70. Chamberline Nguefack survoje al "impeachment"
  71. Mallaŭda mocio kontraŭ la Konsulino
  72. 72,0 72,1 72,2 Afrikanoj kaj virinoj imputas la afrikan Konsulinon
  73. (eo) Pli da esperantistoj en prizono, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 17 (2029), 16-31 decembro 2002
  74. (eo) La filmo de Liliana Cavani, kun Billy Waldon, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 1, januao 2013
  75. (eo) Internacia somera universitato tre sukcesa en Fortalezo, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 11 (2023), 11-31 aŭgusto 2022.
  76. (eo) Slavik Ivanov, REJManoj rakontas pri sia agado, REGO, n-ro 3 (5), p. 21, junio 2001.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]