Esperantisto Slovaka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperantisto Slovaka
Kovrilpaĝo de Esperantisto Slovaka, 2016
Kovrilpaĝo de Esperantisto Slovaka, 2016
gazeto
Speco movada revuo
Formato A5
Periodeco 4-foje jare

Lando Slovakujo
Urbo Partizánske
Posedanto Slovakia Esperanta Federacio
Ĉefredaktisto Stanislav Košecký
Kunredaktisto Pavol Petrík
Establodato 1946
Prezo 5 EUR minimume (elektronike)
6 EUR minimume (membroj)
10 EUR minimume (eksterlande)
ISSN 1335-5031

Retejo EsperantistoSlovaka.Esperanto.sk
vdr

Esperantisto Slovaka estas Esperanta gazeto fondita en 1946 de Ernesto Váňa, aperanta en Slovakio[1] nun kiel organo de Slovakia Esperanta Federacio[2]. Ĝi estas eldonata ĉiun trian monaton, do kvarfoje en jaro. En 2012 Ján Vajs kaj Ľubomír Fajth prilaboris bibliografion kaj historion de la gazeto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la gazeto troviĝas anoncoj de venontaj Esperanto-eventoj aŭ impresoj pri pasintaj, informoj pri novaj retaj projektoj, recenzoj de libroj ktp.

Estas kelkaj artikoloj dulingvaj Esperante-Slovake.

Historio[redakti | redakti fonton]

1-a periodo 1946-1951[redakti | redakti fonton]

  • 1946: la 1-a jarkolekto havis formaton A5, bele kompostita, kaj aperadis en Žilina kiel “gazeto de la slovakaj esperantistoj kaj esperantistaj skoltoj„. Fondinto kaj eldonanto: Ernesto Váňa.
  • 1947: la 2-a jarkolekto aperas monate en Trenčín, eldonas Ján Lamačka, redaktas E. V. Tvarožek kaj Ján Lamačka. Ekde la n-ro 13 (Julio) malaperas informo, ke eldonanto estas Lamačka. La duobla numero 17-18 (Novembro-Decembro 1947) informas pri la fondo de la Slovaka Esperanto-Instituto en Turčiansky Svätý Martin kaj la gazeto fariĝas “oficiala organo de Slov. Esp. Instituto„.
  • 19481949: la 3-a kaj 4-a jarkolektoj jam havas adreson Slovaka Esperanto-Instituto, T. S. Martin, redaktas, E. V. Tvarožek, J. Lamačka, respondeca reprezentanto Dr. Ludoviko Izák.
  • 1950: la 5-a jarkolekto ne plu havas subtitolon “Organo de Slovaka Esperanto-Instituto„. Tamen ĝi restas en kolofono sur la lasta paĝo per miniatura skribo. La lasta numero estas dediĉita al speleologio (78 fotoj).
  • 1951: la 6-a jarkolekto, redakcio Martin, Slovakotour, ne plu mencias pri Slovaka Esperanto-Instituto. Nur en la lasta (Decembra) numero oni anoncas, ke Esperantisto Slovaka per ĉi tiu numero ĉesigas sian ekziston, ĉar la Slovaka Esperanto-Instituto kiel eldonanto ne ricevis por 1952 la bezonatan kvanton da papero.

2-a periodo 1957-1968 – dura socialismo[redakti | redakti fonton]

  • Dum la jaroj 1957-1958 la gazeto estis eldonata sub la nomo Esperanto en Slovakio / Na Slovensku, neklara reaktoro, eble Ľudovít Izák, malbonkvalita papero de formato A4, tajpita, multobligata per vaksaj scienciloj, kiel cirkulero de Esperanto-rondeto ĉe Distrikta kleriga domo en Martin.
  • En 1959 denove eldona paŭzo
  • En 1960-1962 kiel Esperanto kun aldono “en slovakaj regionoj de Ĉeĥoslovaka socialista respubliko„. Unue eldonata en Distrikta kleriga domo kaj ekde 1962 en Uzina klubo ĉe Maŝinfabrikoj de Turiec-regiono.
  • Ekde 1963 ĝi aperas kompostita sub la nomo Esperanto-agado kunlabore kun Jihlava.
  • En 1964 Jihlava nuligis la kontrakton, la gazeto aperas plu sub la sama nomo en Martin, sed nur ciklostilita.
  • 1968 ekde la 3-a numero la gazeto reakceptas la nomon Esperantisto Slovaka, eldonas Kulturdomo de RSM Maŝinfabrikoj de Turiec por Slovaka Esperanto-Instituto, redakdcio en Martin, ciklostilita A4.

3-a periodo 1969-1989 – libera socialismo[redakti | redakti fonton]

  • 1969 preskaŭ senŝanĝe, nur apud Ĉeĥoslovakio aperas ankoraŭ Slovaka Socialisma Respubliko, ĉar Ĉeĥoslovakio fariĝis federacio de du respublikoj.
  • En 1971 aperas adreso Vilao Esperanto Martin
  • En 1973 la Slovaka Esperanto-Instituto ŝanĝita al Slovaka Esperanto-Instituto de J. V. Dolinský. La gazeto ankoraŭ estas tajpita, sed multobligita ofsete.
  • En 1977 la nomo estas ŝanĝita al Esperanto (antaŭe Esperantisto Slovaka depost 1968)
  • En 1978 denove Esperantisto Slovaka kiel organo de la Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko.
  • En 1983 nigrablankaj fotoj sur la titolpaĝo kaj sur la dorso, ankaŭ en internaj flankoj. Aperas en Poprad, redaktas redakta kolektivo.
  • En 1984 Esperantisto Slovaka havas la subtitolon “organo de Slovakia Esperanto-Asocio„.
  • La unuaj 3 numeroj de 1985 estas denove kompostitaj, sed grizaj, formato A4. Ekde la 4-a numero 1985 la redakton kaj kompostadon transprenas Stano Marček. La titolpaĝo havas forte verdan koloron ĉirkaŭ la foto, la gazeto estas kompostata per elektra tajpilo, kies skribo jam duone similas al vera preso.

4-a periodo post 1990[redakti | redakti fonton]

  • En 1990 transprenis redakton Stanislav Košecký, la formato malgrandiĝis al B5, ĉiu numero havis alian koloron de kovrilpaĝo.
  • En 1991 formato A5.
  • En decembro 1994 malfondiĝis Slovakia Esperanto-Asocio.
  • En 1995 Esperantisto Slovaka sub redakto de S. Košecký kaj Aleš Bednařík fariĝis apendico de nova aŭstra gazeto La Dua Jarcento de Esperanto.
  • En 1996 reprenas la redakton Stano Marček. Formato A4, subtitolo “sendependa gazeto por esperantistoj (ne nur) en Slovakio„.
  • En 1999 sub redakta kolektivo kun la subtitolo “socikultura kaj informa gazeto de SKEF„.
  • En 2004 denove formato A5, la redaktoroj poste ofte ŝanĝiĝas.
  • En 2006 aperas koloraj fotoj
  • En 2008 malaperas la subtitolo “socikultura kaj informa gazeto de SKEF„.
  • Ekde 2013 kun la subtitolo “organo de Slovakia Esperanta Federacio„.

Stanislav Kamarýt en sia Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio karakterizas la gazeton en ĝia unua periodo jene (p. 86-87):

Citaĵo
 Esperantisto Slovaka - 1946-1951 - monata gazeto kun 16 paĝoj ĉiunumere, formato A5; fondita ĝi estis de Arnošt Váňa en Žilina, la 2-an jarkolekton eldonis Ján Lamačka en Trenčín, ekde ĝia 3-a jarkolekto eldonadis ĝin Slovaka Esperanto-Instituto en la urbo Martin, sub redaktado de E. V. Tvarožek kaj d-ro L. Izák, preskaŭ eks­kluzive en Esperanto, presita sur kreta papero kun multaj ilustraĵoj. Multaj el ĝiaj paĝoj estas dediĉitaj por informi pri pejzaĝoj kaj folkloro de Slovakujo. Elstaraj estas la pri­lingvaj artikoloj verkitaj de J. V. Dolinský, samkiel liaj versaj tradukoj. Al la gazeto ofte kontribuis ankaŭ Milda Jakubcová. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantisto Slovaka. Slovakia Esperanta Federacio. Arkivita el la originalo je 2015-02-09. Alirita 2014-11-18.
  2. (2014) “Esperantisto Slovaka”, Esperantisto Slovaka (2). Alirita 2014-11-18.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]