Esperpento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperpento (el la hispana esperpento) estas hispana literatura ĝenro aŭ pli bone stilo konsistanta en groteska misformo kaj distordo de la realo per karikaturigo de la roluloj en aĵojn aŭ bestojn, kvazaŭ literatura paralelo al la Kapricoj de Goya. La koncepton formulis kaj plene uzis en siaj verkoj (rakontaj kaj teatraj) la hispana verkisto Ramón del Valle-Inclán, ekzemple en sia romano Tirano Banderas, tradukita en Esperanto. Bohemiaj lumoj (hispane Luces de bohemia) estas teatraĵo de Ramón María del Valle-Inclán kiu malfermis la ĝenron.

Kiel kuriozaĵo oni diru, ke kaj Esperpento kaj Esperanto sonas simile en la hispana kaj por multaj nekleraj personoj, ambaŭ terminoj rilatas al raraĵo, do ili iamaniere povus misrilati ilin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]