Estingita kometo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kometa kerno de Tempel 1 fotita elde la kosmosondilo Deep Impact.

Estingita kometo estas kometo, kiu disperdis plejparton el siaj vaporiĝemaj (aŭ pli ĝuste sublimiĝemaj) materialoj (kiel akva glacio, karbona monooksido kaj dioksido, metano, amoniako, ktp) kiuj formis la hararon kaj la voston. Kiam tiaj vaporiĝemaj materialoj estas foriĝintaj, restas la kometa kerno da ŝtono aŭ gruzo,[1] kiu similas asteroido.[2]

Kometoj povas esti en fazo de transiro antaŭ la estingo. Kometo povas esti "dormanta" prefere ol estingita, se ties vaporiĝemaj komponantoj estas kaŝitaj sub ne-aktiva surfaca tavolo.

Oni opinias, ke ĉirkaŭ 6 % el la apud-teraj asteroidoj estas kernoj de estingitaj kometoj.[3]

Ecoj de la estingitaj kometoj[redakti | redakti fonton]

La estingitaj kometoj, estas tiuj, kiuj perdis siajn vaporiĝemajn materialojn, lasante nur malhelan kernon.

Aliaj rilataj tipoj de kometo estas en fazo de transiro antaŭ la estingo, kiel tiuj ekzamenitaj de la Transition Comets—UV Search for OH Emissions in Asteroids per la kosmoteleskopo Hubble.[4] Kometoj kiel C/2001 OG108 (LONEOS) eble reprezentas la transiron inter kometoj de tipo de la familio de la Haleja kometo, aŭ long-perioda kometoj, kaj estingitaj kometoj.[5] Damokloidaj asteroidoj estis studitaj kiel eblaj estingitaj kometoj pro la simileco de ties orbitaj parametroj kun tiuj de Halejaj familiaj kometoj.

"Dormantaj kometoj" estas tiuj, ĉe kiuj la vaporiĝemaj materialoj estas enfermitaj sub ne-aktiva surfaco, ekzemple 14827 Hipno povas esti nukleo de kometo, kovrita de tavolo dika de kelkaj centimetroj, kiu malhelpas la sublimadon.[6]

La termino "dormanta kometo" estas ankaŭ uzita por priskribi kometon, kiu iĝas aktiva sed ne aktive ellasas gasojn. Ekzemple, 60558 Ekeklo montris kometan hararon,[7] kaj nun havas ankaŭ la kometan nomon "174P / Ekeklo". Post paso ĉe perihelio en komeco de 2008, la centaŭro 52872 Okiroo iĝis signife pli hela.[8]

Discentra orbito (e=0,66) de14827 Hipno.

Estingitaj kometoj[redakti | redakti fonton]

Suspektitaj aŭ teoriaj estingitaj kometoj inkludas:

3552 Don Kiĥoto estis ankaŭ rigardita kiel estingita kometo, ĝis kiam oni malkovris ĝian kometan aktivecon en 2013.[9]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]