Etmoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La maldekstra etmoido (blanka)

La etmoido (os ethmoidale) estas unu el la [[Vizaĝo|vizaĝostoj]. Ĝi situas en la nazo, sub la fruntosto, super la vomero kaj antaŭ la sfenoido.

La osto havas kelkajn ekstreme maldikajn elstaraĵojn, kiuj situas en la nazo. Inter ili estas kavaĵoj, la etmoidoĉeloj. Tiuj servas por varmigi, humidigi kaj purigi la enspiritan aeron en la nazo.

Je la dorsflanko de la osto estas multaj truetoj. Tra ili iras la multaj flarnervoj al la cerbo.