Eupen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eupen
urbo
municipo en Belgio • urbo de Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Belgio
Regiono Valonio (germanlingva)
Provinco Lieĝo
Arondismento Verviers
Fondita 1808 (urbo)
Poŝtkodo 4700
Retpaĝaro http://www.eupen.be
Demografio
Loĝantaro 19 338  (januaro 2016)
Loĝdenso 174 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 6° 2′ O (mapo)50.6166666666676.0333333333333Koordinatoj: 50° 37′ N, 6° 2′ O (mapo)
Alto 250-350 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 103,74 km² (10 374 ha)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Eupen (Lieĝo)
Eupen (Lieĝo)
DEC
Eupen
Eupen
Situo de Eupen
Eupen (Belgio)
Eupen (Belgio)
DEC
Eupen
Eupen
Situo de Eupen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eupen [+]
vdr


kirko Sankta Nikolao

Eupen [OJpen] (valone Nèyåw, historie franclingve ankaŭ Néau [neO]) ekde 1920 estas municipo en germanlingva Belgio, en la oriento de la lando, en la provinco Lieĝo. Inter la jaroj 1815 kaj 1920 ĝi apartenis al la germanlingva ŝtato Prusio kaj ekde 1871 al la Germana Regno. Sed ankaŭ antaŭ tio, la loĝantaro estis historie germanlingva aŭ ĉiukaze parolantoj de iuj lokaj variaĵoj de la okcidentĝermana lingvaro ene de la Sankta Romia Imperio kaj de la duklando Limburgo. La loĝloko ricevis la honortitolon "urbo" en 1808.

Eupen situas ĉirkaŭ 15 km sude de Aachen, en alteco de inter 250 kaj 350 metroj super la marnivelo, rande de la montaro Altaj Marĉoj (Hohes Venn / Hautes Fagnes). Komence de januaro 2016 ĝi havis 19 338 loĝantojn. La urbo estas la administra centro de la translima Eŭregiono Mozo-Rejno.

Ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro de Eupen estas germanlingvaj. Eupen estas de 1983 (federaciigo de Belgio) la administra centro de la germanlingva komunumo de Belgio, kiu konsistas el ĉirkaŭ 72 000 anoj kaj el la jenaj municipoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Eupen dum 800 jaroj apartenis al la duklando Limburgo; ĝia unua dokumenta mencio estas el 1213. En 1674 ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Post la Viena kongreso en 1815 oni atribuis ĝin kaj la urbon Malmedy al Prusio. Post la Unua mondmilito la Traktato de Versajlo atribuis ilin al Belgio. Dum la Dua mondmilito Germanio en 1940 aneksis la regionon. Post la germana malvenko en 1945 Belgio reprenis ĝin.

Esperanto en Eupen[redakti | redakti fonton]

Tie naskiĝis kaj movadis Louise Vertongen-Xhayet.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]