Evangelio laŭ Judaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
unua paĝo de la Evangelio laŭ Judaso (en kopta papiruso de la 4-a jarcento)

La Evangelio laŭ Judaso estas evangeliforma verko enhave gnostika, konsiderata kiel pseŭdoapokrifia Evangelio por la ĉefaj kristanaj eklezioj. Ĝi atingis pere de papirusa manuskripto en kopta lingvo kiu datiĝas el la 3-a4-a jarcento.

Ĝi estis en 60-paĝa kodekso (inter 62- kaj 66-paĝa laŭ diversaj fontoj) nomata "kodekso de Ĉakos", kiu enhavis du pliajn apokrifajn tekstojn: La epistolon de Petro al Filipio kaj la unuan apokalipson de Johano, kiuj troviĝas ankaŭ en la manuskriptoj de Nag Hamadi.

Tiu evangelio estis verkita dum la unua duono de la 2-a jarcento kaj vere estas kopta traduko de pli malnova helena teksto. Sankta Ireneo de Liono ĉirkaŭ la mezo de la 2-a jarcento mencias ĝin en teksto, kiu denuncas herezulojn.

La originala manuskripto troviĝis en sekura ŝranko en banko en Longa Insulo, ĝis kiam la svisa fondaĵo Maecenas ĝin akiris en 2001. Ĝi ĝin tradukis kaj efektivigis diversajn kontrolojn, interalie tekston laŭ la metodo de karbono 14. La pacienca, tamen, rekonstruo de la papirusa teksto el sennombraj fragmentoj lasas, ĉe fakuloj, dubojn pri la preciza senco de diversaj eroj. Sed la ĝenerala senco estas klara: Judaso perfidas Jesuon por obei al Jesuo mem. Kiel plejfavorulo inter la disĉiploj de Jesuo li havis la plej malfacilan taskon: liveri Jesuon al la romianoj. Tiel li plenumis la lastan oferon al la mondo. Evidente tiu interpreto estas kredebla nur, se entute kredi al ia implikiĝo de romianoj en la proceso de Jesuo.

La teologia enhavo, jam taksita hereza de Sankta Ireneo (Adversus Haereses, I, 31,1) episkopo de Liono ekde 177 pK, montras Jesuon bezonatan sin liberigi je sia korpo, konsiderata karcero kaj malnoblaĵo, kaj per tiu liberigo li savus la homaron. La elaĉeto ne estus, do, frukto de amo, sed elspezo por pagi kulpon: por gajni la savon necesas rifuzi ĉion korpan! Tiu doktrino, laŭ la sama evangelio, estus iu sekreta konfido al apartaj disĉiploj por estontaj apartaj posteuloj. Karakterizoj, tiuj lastaj, proprai de gnostikismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]