Ezequiel Lavezzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ezequiel Lavezzi
Persona informo
Naskonomo Ezequiel Iván Lavezzi
Naskiĝo 3-an de majo 1985 (1985-05-03) (38-jaraĝa)
en Villa Gobernador Gálvez
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.elpocholavezzi.com/es
vdr

Ezequiel Lavezzi, per plena nomo Ezequiel Iván Lavezzi (prononco laŭ sistemo IFA eseˈkjel iˈβan laˈβesi), estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  3-an de majo 1985(nun 1985-05-03) en Villa Gobernador Gálvez, provinco Santa Fe, do nun estas 38-jara. Profesia futbalisto ekde la jaro 2003, do ekde la plenaĝiĝo, ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain F.C. de Parizo. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Antaŭe li en 2005 membris en la nacia teamo de sub—20-jaruloj, kaj en 2008 paralele al la membreco en la vira nacia teamo ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "22".