Eĥolink

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eĥolink, (angle Echolink, mallonge EL), estas komputila programo kiu ebligas komunikadon inter radio-amatoroj uzante sistemon "Voĉo per Interreta Protokolo", angle Voice over IP (VoIP). Ĝi estis programita de Jonathan Taylor, radio amatoro kun la voksigno K1RFD.

Ĝi estas simila al aliaj voĉo per interreto - sistemoj kiel ekzemple Skajpo, sed ĝi ebligas uzi je unu flanko aŭ je du flankoj la eteron per konekto de la radio-stacio al komputilo. Ankaŭ radio-relajsoj estas uzeblaj. Radio-amatoroj povas ekzemple konekti de aŭtomobilo al aliaj radio-amatoroj en aliaj kontinentoj.

Ankaŭ eblas konektoj per komputilo al la interreto.

Eĥolink estas plejparte uzata por voĉe komuniki, do unu stacio transdonas la mikrofonon al alia, kaj, se pli ol du estas en rondo, oni transdonas al la sekvanta en la rondo.

Sed oni povas ankaŭ interŝanĝi tekstojn. En la plej suba kaj plej dekstra angulo de la ekrano estas areo en kiu oni povas enmeti tekstojn. Ekzemplo, kiu montras la utilon: la nun parolanta ulo parolas longe kaj vi volas interrompi lin, eble korekti ion. Vi enmetas vian tekston dum li ankoraŭ parolas. Ĉiuj en la rondo povas legi vian tekston kaj eĉ tuj respondi skribe. Tio povas esti tre interesa diskuto, miksita voĉe kaj skribe. Pligrandigu tiun areon laŭ bezono.

Oni povas senpage elŝuti la programon el la interreto kaj devas anonci kaj oficialigi sin al la estraro de Echolink. Nur radio-amatoroj kun ŝtata licenco estas akceptitaj.

La ekrano[redakti | redakti fonton]

pri la mankantaj bildoj bv. vidi en la diskuto

La bildo montras la ekranon, kiel ĝi aperas dum kontakto en Eĥolink. Alklaku la bildon por vidi ĝin pli larĝe, legeble.

Tuj sub la komando-linio maldekstre supre estas indikita, ke nun entute aktivas 5196 stacioj. Sub tio maldekstre estas listigitaj tiuj aktivaj stacioj, kiuj estas listigitaj en la t.n. "Alarmlisto" de la ricevanta stacio DJ4PG. Tiuj estas amikoj, grupanoj k.a.

Sub tio estas indiko, ke nun du stacioj estas konektitaj kun DJ4PG: PT2CA el Brazilo kaj 4Z4LX el Israelo.

La kontakto okazas en fonio. La mikrofono estas rondirigita en la rondo laŭvice. Samtempe oni ankaŭ povas skribi. Dekstre sube estas la interŝanĝitaj tekstoj.

La foto estis farita dum la Esperanto-konkurso 2012. Tial aperas tiom multaj stacioj en Esperanto. Ni interkonsentis, ke ni post la voksigno indikas la vorton Esperanto, ne kiel kutime, la lokon aŭ ion alian. Tio celas du aferojn:

  • plifaciligo de trovado de Esperanto-stacioj. La programo ebligas enmeti serĉvorton (alklaku la simbolon binoklo). Respondo estas listo de ĉiuj stacioj indikantaj tiun vorton.
  • propagando. Parto de la pli ol kvin mil aktivaj stacioj rimarkas, ke ni Esperanto-radioamatoroj aktivas. Okaze iu ne-esperantisto alvokas nian grupon kaj ricevas informojn.

Esperanto-konkurso[redakti | redakti fonton]

ILERA interkonsentis, akcepti Eĥolink kiel aldonan "bendon" en la Esperanto-konkurso. Tio ebligu

  • partoprenon en la konkurso ankaŭ por tiuj, kiuj ne havas bonan stacion/antenon/licencon por mallongaj ondoj
  • aranĝon de kontaktoj je mallongaj ondoj per Eĥolink.

La voĉdonado pri tio okazis dum la jarĉefkunveno de ILERA 2007 en Jokohamo.

Rekomendoj por komforta uzo de Eĥolink[redakti | redakti fonton]

Alarm-listo[redakti | redakti fonton]

La alarm-listo ebligas komfortan (re-)trovadon de amikoj.

Oni enmetu la voksignojn de siaj plej ŝatataj partneroj en la alarm-liston. La proceduro estas:

  • 1. alklaku la simbolon de Alarms: flava sonorilo (en la tria linio de la ekrano).
  • 2. aperas subekrano. Tie alklaku "Add New", aldonu novan
  • 3. enmetu voksignon, ekzemple PT2CA
  • 4. alklaku "OK"
  • 5. same enmetu ĉiujn aliajn voksignojn ŝatatajn.
  • 6. enmetu ankaŭ vian propran voksignon. Kial? Vidu sube je "kiel kontroli"

En la "Explorer view", je "Alarms" vi povas kontroli kaj prilabori la tutan alarm-liston.

Listojn de Esperanto-radio-amatoroj eble aktivaj en EL vi trovas

  • en nia google-grupo "esperanto_amatoroj". Enmetu ĉiujn en vian EL-Alarm-liston.
  • alia listo de esperantistaj radio-amatoroj estas tiu, kiu aperas en QRZ.com, kiam vi enmetas la serĉvorton Esperanto kaj serĉas tie ne pri voksigno, sed pri biografio. Ĉirkaû 60 voksignoj de esperantistaj stacioj aperas en listo. Trastudu la biografiojn. Vi eble trovos informojn, ĉu iu aktivas en mallongaj ondoj, PSK, EL, SSTV, morsado, JT65 .... Uzu tiun liston!

Efiko de la alarm-listo[redakti | redakti fonton]

Ŝaltu vian ekranon je index view, ne al explorer view.

Se vi enmetis ĉiujn al vi konatajn voksignojn de esperantistaj stacioj en vian Alarm-liston, plus vian propran, aperos minimume via voksigno, inkluzive ĉiuj detaloj: statuso busy/free/alia, kaj la teksto, kiun vi aldonis.

Post kiam alia voksigno el via Alarm-listo aktivas, ĝi aperas aldone je via ekrano. Povas daŭri tri minutojn post enŝalto de la novaperanta stacio, ĝis la sistemo transdonas tiun informon.

EL kaj relajsoj[redakti | redakti fonton]

Probable estas en via regiono relajso, kiu povas esti atingita per EL. Se vi informas, oni aldonos vian relajson al venonta listo de atingeblaj stacioj en nia google-grupo "Esperanto-radio-amatoroj".

Mia EL-relajso: DB0OSN-R Se vi alvokas tie, vi havas ŝancon ke mi aŭdos vin, eĉ se mi estas survoje mobila. Bedaŭrinde EL ne havas laŭtan alarn-sonorilon kiel skajpo. Estante en najbara ĉambro do oni ne rimarkas la aperon de nova stacio. Sed sur relajso oni aŭdas klare vian voĉon je la frekvenco je 2m aŭ 70cm. Bonvolu informi nin ĉiujn en la google grupo pri via relajso.

Permesita nombro de konektoj[redakti | redakti fonton]

En EL oni povas konekti samtempe kun pluraj stacioj, fari konferencon. Vi povas fiksi la maksimuman kvanton de samtempaj kontaktoj. Por tio la komandoj estas:

  • 1. tools
  • 2. preferences
  • 3. connections

en la aperanta subekrano alklaku:

  • "allow conferences", permesu konferencojn. Metu hokon tien.
  • je "limit to nn stations, limigu al nn stacioj" ŝanĝu al ekzemple "4" stacioj.

Por ebligi konferencon, nepras minimume permesi 3 staciojn. Sed preferinde permesu pli. Se vi havas rapidan aliron al la interreto, vi povas akcepti eble sepen staciojn. Minimume 3 aliaj stacioj eblas eĉ je tre malrapida retaliro.

Alarm Log[redakti | redakti fonton]

La Alarm-log estas ankaŭ utila. Ĝi estas alia ol la Alarm-listo. En ekrano preferences metu hokon je "Show Alarms in pop-up window". Tiu pop-up ekrano nomiĝas Alarm Log

Ĝi montras en formo de listo ĉiun ŝanĝon je la stato de stacio el via Alarm-listo kun detaloj:

voksigno stato (on/off) tempo teksto (loko/Esperanto) nodo

Se via stacio estis enŝaltita dum horoj, sed vi forestis, post reveno vi havos Alarm-log, liston kun ĉio, kio okazis pri Alarm-listigitaj stacioj dum la pasintaj horoj.

La sendi-ricevi-butono[redakti | redakti fonton]

Vi povas difini tiun butonon, angle nomita PTT, Push to Talk. La programo probable jam fiksis butonon, provu, kiu estas la aktiva butono.

Kiel difini la butonon?

En la ekrano "tools" -> "preferences" -> "connections", sub "show name of connected conference" estas areo nomita "PTT Control"." Alklaku ĝin. Aperas sub-ekrano "Push-to-Talk-settings". Tie elektu vian preferon. Mi elektis Ctrl maldekstre, ĉar tiun butonon oni povas eĉ blinde trovi. Puŝu "OK" dekstre supre.

Averto: ne uzu la spacobutonon, spacebar, kiel PTT. Tio povas kaŭzi problemon, ĉar dum skribado de teksto la spaco-signo aperas en la teksto kaj ĝia funkcio kiel PTT ne efikas.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la sama subekrano connections iom pli supre estas indikoj: "Location ... loko ..." por "free" kaj "busy". Kutime oni tie enmetas sian lokon. Ni kunsentis, ke utilas, tie enmeti anstataŭ "loko" la vorton Esperanto, aŭ QSO en Esperanto. Tio havu du efikojn:

  • 1. Per la funkcio "serĉu", simbolo binoklo en linio 3, oni povas trovi ĉiujn aktivajn staciojn kun tiu serĉvorto.
  • 2. Varbado por nia afero: Ĉiuj aktivaj stacioj, ofte pli ol kvin mil, povas rimarki nin. Interesuloj povas nin alvoki.

Unu linion sub tio en la sama subekrano estas la teksto "show name of connected conference", indiku la nomon de la konektita konferenco. Tie ne alklaku kaj ne metu hokon. Hoko havas la efikon, ke ne aperas tiu enmetita vorto "Esperanto", sed la nomo de la konferenco.

Grava: ne forgesu OK!

Averto: la indiko por "busy" ne estas ĝusta. La teksto enmetita por "busy" aperas dum konekto, ankaŭ kiam oni estas "on".

kiel kontroli la tuton?[redakti | redakti fonton]

  • Ŝaltu en la index-modon, ne en la explorer-modon.

Se tie aperas longa listo kun tre multaj stacioj, iru al tools, poste al preferences. En tiu subekrano devus esti hokoj en ĉiuj kestoj, speciale en la lasta "Alarmed only". Se ne, metu tien la hokon.

Nun aperas en listo en la index-modo nur la stacioj el via alarm-listo, kaj nur la nun aktivaj. Do probable nur aperas via propra voksigno.

Dum Esperanto-rondo, aŭ speciale dum la Esperanto-konkurso, povas aperi ekrano kiel montrita en la komenco de tiu ĉi artikolo, kun ĉiuj aktivaj stacioj el via Alarm-listo. Ĉiam, kiam aperos nova alvenanto el via alarm-listo, vi rimarkos lin. Eble ne tuj, ĉar la sistemo bezonas ĝis du minutojn.

  • Se via voksigno aperas kun rimarko "busy", okupita, io estas ne en ordo. Neniu plia povas kontakti vin. Kontrolu, kio estas la kaŭzo.
  • Se post via voksigno ne aperas la vorto Esperanto, relegu supre je Esperanto kaj kontrolu, ĉu vi ĝuste aranĝis. Rimarko: post kiam vi enmetis novan tekston, daŭras kelkajn minutojn, ĝis la sistemo efektivigas la ŝanĝon.
  • Povas esti, ke la Alarm Log ne aperas

Kontrolu, ĉu bone aktivigita. Mallonga metodo por kontrolo: puŝu "View" en la dua linio. Devas esti hoko antaŭ "Alarm Log". Aldonu ĝin kaj kontrolu denove.

Kontrol-kontakto[redakti | redakti fonton]

Nun faru kontrol-kontakton. Se eblas, kun amiko, kiu estas spertulo pri Eĥolink kaj povas paralele paroli kun vi en la dumetra bendo.

Kontrolo per ECHOTEST[redakti | redakti fonton]

Se tio ne eblas, ekzistas alia metodo: konektu al la aŭtomata Echolink-respondilo. Tiu respondilo nomiĝas *ECHOTEST*. Konektu al ĝi. Puŝu TX (vidu supre) kaj alparolu ĝin. Via voĉo estu videbla en formo de moviĝanta blua strio, flanke al la ruĝa TX-signo. Puŝu denove la PTT kaj vi ricevos la respondon de ECHOTEST, inkluzive via propra voĉo. Vi povas tiel kontroli vian elsendon, ekzemple ĝian laŭtecon. Mi enmetis *ECHOTEST* en mian alarm-liston, por komforte atingi ĝin.

La blua strio, kiu indikas la laŭtecon de via voĉo, estu longa, ĉ. 70% de la spaco, moviĝanta kun via laŭteco. Sed ĝi ne estu tiom longa, ke ĝi ŝanĝas al flava dekstre, ĉar tiam vi estas tro laŭta kaj distordita.

Por atingi ECHOTEST facile, vi povas aldoni ĝin al via Alarm-listo

cannot connect[redakti | redakti fonton]

Relative ofte okazas, ke je konekto aperas "cannot connect", ne povas konekti.

Estas kvin variantoj:

  • "timed out", tempo pasita
  • "busy"

Eblaj kaŭzoj: maksimuma nombro de konektoj jam atingita (vidu supre), "busy" mem fiksita, alia?

  • "no route available", neniu alirvojo havebla en la reto

En tiu kazo eblas konekti alian stacion en la rondo kaj se tiu stacio sukcesas konekti kun la unua, ĉiuj povas komuniki.

  • "access denied", konekto rifuzita. Kaŭzo??
  • vi mem blokigis kontakton per puŝo de la koncerna komando (simbolo "mano" en la tria linio).

Puŝu ĝin denove por forigi la efikon. Vidu ankaŭ la sekvantan alineon.

Se vi ne volas esti ĝenita per alvoko[redakti | redakti fonton]

Por tio vi povas aranĝi, ke vi aperas "busy". Sed pli rekomendinde estas, ne fari tion. Amiko povas konekti vin, sed vi ne respondos. La konektanto povas tamen skribi al vi mesaĝon en la suban dekstran angulon. Ekzemple proponon por skedo. Vi povas legi tion kaj lauplaĉe reagi aŭ ne.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kiel je la enkonduko de ĉiu nova tekniko en la amatora radio ankaŭ Eĥolink kaŭzis viglajn debatojn. Unu argumento estis, ke Echolink, pro la interkonekto per la interreto, ne estus vera amatora radio kaj ĝi ekus la finon de amatora radio. Intertempe la diskutoj iom kvietiĝis.

Helpo[redakti | redakti fonton]

helpon ofertas:

  • The Echolink help file, from v 1.9.892 of the software. Simbolo "?" dekstre en la komando-linio (en angla)
  • HB9DWW havas helppaĝojn en germana, troveblaj per google

HB9DWW helpis min ĉe grava problemo pro blokiĝo per speciala "firewall"-programo.

  • mi: dj4pg ĉe t-online.de
  • aŭ alvoku fone (dum ne-dormo-horoj) +49 5405 69933

Tralegu tiun ĉi artikolon trifoje. Tre ofte la samaj problemoj okazas kaj la solvoj jam estas en tiu ĉi artikolo. Se ne, alskribu (kun detaloj)

  • nian Yahoo-grupon
  • nian google-grupon Esperanto-Radio-Amatoro
  • aŭ la diskut-paĝon ĉi tie

Speciale, se vi mem trovis solvon por iu problemo, bv. informi nin.

Diversaj komputilaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

La originala programo funkcias en Microsoft-sistemo. Aliaj versioj estas haveblaj por Macintosh (EchoMac) kaj Linukso echoLinuxSvxLink/Qtel aŭ svxlink/linux.mint

Ŝajnas, ke la apple-versioj ne ofertas la Alarm-liston. En tiu kazo provu instali Mikrosoftan version. Pri la linux-programoj mi ne scias. Kiel estas klarigita supre la Alarm-listo kaj la Alarm-log povas utili.

Ĉu Eĥolink funkcias per smartfono?[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, ke EL ne funkcias plene per smartfonoj. Smartfona uzanto povas alvoki komputilan uzanton, sed inverse ne funkcias. Aŭ ĉu funkcias? Mi neniam sukcesis.

Spertulo pri tio bonvolu skribi klarigon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]