Eŭropa Federacio de Gejaj kaj Lesbaj Sportoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Federacio de Gejaj kaj Lesbaj Sportoj
emblemo
sport-rega organizaĵo
Komenco 1989
Sidejo [[]], [[]]
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Eŭropa Federacio de Gejaj kaj Lesbaj Sportoj (angle European Gay and Lesbian Sport Federation (EGLSF) estas sporta korpo por samseksemuloj en Eŭropo. Ĝi estis fondita de okcidentgermanaj kaj nederlandaj GLAT-aj sportokluboj en 1989 post kiam ĝi estis inspirita de la unuaj Gejaj Ludoj en San-Francisko, Usono. Ĝia ĉefsidejo estas en Amsterdamo, Nederlando. Hodiaŭ, ĝi havas pli ol cent GLAT-sportajn klubojn el la tuta Eŭropo kiel membroj, reprezentante pli ol 20.000 eŭropajn atletojn.

Ekde 1992, la EGLSF festas eŭropan gejan sportan eventon unufoje jare: la EŭroLudoj, la Eŭropa Geja kaj Lesba Ĉampioneco. Ekzistas du niveloj de EŭroLudoj: grandskala kiu okazas ĉiun 4an jaron kaj malgrand-skala kiu okazas ĉiujare.

Krom proponi sportan eventon al la geja kaj lesba sporta komunumo, la EGLSF volas antaŭenigi la sekvajn celojn:

  • batali kontraŭ diskriminacio en sportoj pro seksa orientiĝo.
  • stimuli integriĝon en sporto kaj emancipiĝo de lesbaninoj kaj gejoj
  • ebligi kaj subteni la alvenon de gejaj kaj lesbaj ĉe sportoj
  • subteni la fondadon de novaj gejaj, lesbaj, aliseksemaj kaj miksitaj grupoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]