Eŭropa Vortotrezoro de Filozofioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Vortotrezoro de Filozofioj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Eŭropa Vortotrezoro de Filozofioj (subtitolita Vortaro de netradukeblaj terminoj) (france Vocabulaire européen des philosophies, Dictionnaire des intraduisibles) estas enciklopedio de la filozofia leksiko, produktita sub la gvidado de Barbara Cassin[1] en kiu oni pristudis ĉirkaŭ kvar mil filozofiajn vortojn aŭ frazojn en 15 precipaj lingvoj kun la celo valorigi la gravecon de tradukado por la filozofio. Samkiel alia libro de Barbara Cassin (Philosopher en langues : Les intraduisibles en traduction) ĝi estas samtempe filozofia kiel politika manifesto por lingva diverseco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu vortaro kiu estas komplete verkita en la franca, havas kapvortojn kiuj korespondas al vortoj de malsamaj lingvoj. La plej reprezentitaj lingvoj estas la germana, angla, araba, hispana, franca, antikva greka, hebrea, itala, latina, rusa kaj hispana. Ankaŭ estas kelkaj kapvortoj pruntitaj de jenaj lingvoj: eŭska, kataluna, dana, finna, hungara, nederlanda, pola, rumana, sveda kaj ukraina.

Ekzistas 4 volumoj de la vortaro kaj en jenaj lingvoj : angla, araba, hispana, portugala, rumana, persa kaj ukraina.

Ĉar la traduko de tiuj filozofiaj terminoj kaŭzas iujn problemojn, ekzistas du solvoj : unu estas pere de superrega tutmonda komuniklingvo ('globa angla') kiu riskas forviŝi la lingvan plurecon kiu faras la pensadon, la alia estas ke oni fidas en la plureco, substrekante la signifon kaj gravecon de la diversecoj kiel la nura maniero por akceli la komunikadon inter lingvoj kaj kulturoj.

Kelkaj kontribuantoj de la vortaro[redakti | redakti fonton]

Ili interalie kontribuis : Éric Alliez, Alain Badiou, Charles Baladier, Françoise Balibar, Étienne Balibar, Rémi Brague, Barbara Cassin, Lambros Couloubaritsis, Jean-François Courtine, Françoise Dastur, Pascal David, Emmanuel Faye, Michel Fichant, Geneviève Fraisse, Frédérique Ildefonse, Sandra Laugier, Alain de Libera, Jacqueline Lichtenstein, Frédéric Nef, Alain Pons, Joëlle Proust, Philippe Raynaud, Claude Romano, Irène Rosier-Catach.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) Barbara Cassin (dir.), Vocabulaire européen des philosophies (sous-titré Dictionnaire des intraduisibles), Paris, Le Seuil/Le Robert, 2004, 1 532 p. (ISBN 2020307308).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La traduko en Esperanto estas grandparte bazita sur la ukraina vikipedio, versio 27 okt 2016 18:20.