Getlink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭrotunelo)
Getlink
Getlink
firmao de administrado de fervoja infrastrukturo • publika kompanio vd
Dum 13-a de aŭgusto 1986 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo bruno
Jura formo Eŭropa Kompanio
Fondita Aŭgusto 1986
Sidejo Parizo,  Francio
Lando Francio
Estr(ar)o Jacques Gounon
Dungitoj 3 539
Agokampo Fervoja transporto
ISIN-kodo FR0010533075
Posedata de Eiffage • Mundys vd
filiaj kompanioj Europorte vd
TTT https://www.getlinkgroup.com/
vdr

Getlink, antaŭe Eŭrotunelo (Eurotunnel, prononcata angle [JUrotanl], france [erotiNEL]) estas societo brita-franca, kiu ekspluatas koncesion pri utiligo de la Manika Tunelo, fervoja tunelo inter Kalezo kaj Folkestone.

Foje tiu nomo estas uzata ankaŭ por tiu tunelo.

La societo estis fondita en 1986 je 55 jaroj (1987–2042). En 1993 la daŭro estis plilongigita al 65 jaroj, en 1999 al 99 jaroj. La societo estas akcia kaj komercatas en la borsoj de Bruselo, Londono kaj Parizo.

Eŭrotunelo zorgas pri la personaj trajnoj Eurostar inter Londono, Bruselo kaj Parizo, pri la navedaj trajnoj le shuttle (prononco laŭplaĉa) kaj pri la vartrajnoj de la franca fervoja kompanio SNCF kaj de la angla-kimra-skota kompanio EWS inter Francio kaj Anglio.

Pro la altiĝintaj konstru-kostoj de la tunelo la societo havas grandajn ŝuldojn, kies jaraj interezoj superas duonon de ĝia jara buĝeto. Ĝiaj akcioj, kiuj en 1987 valoris 35 francajn frankojn (5,83 eŭroj), intertempe (30-a de majo 1989) atingis 13,95 eŭrojn, sed de 1995 malsuperas unu eŭron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]